IDO
Many people probably have heard about the international auxiliary language Esperanto but only a few about IDO...
Kristnasko ja estas tempo por disdoni donacojn al familianoj kaj amikoj. Do ankaŭ min oni ne forgesis. Interalie mi ricevis malgrandan folion verbilan koncerne la lingvon IDO. Ĝi estas verkita en la germa, la franca, la angla kaj la sveda. Publikiĝis en Svedio en 1925, sed apartenis al la germana IDO- centralo en Berlino.
Mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ ne multe okupiĝis pri tiu lingvo.
IDO kiel Esperanto estis kreitaj por solvi la „lingvoproblemon“ de la mondo je la komenco de 20-a jarcento. Longe antaŭ de la establo de UN, sciencistoj, entreprenistoj kaj politikistoj de la plej gravaj ŝtatoj pripensis la problemon pri internacia komunikacio. Tiutempe la franca, kaj la germana, ja ankaŭ iom la angla alprenis rolon kiel universalan komunikilon. En 1901 estiĝis „Deligacio por la adapto de internacia helplingvo“, kiu post kelkaj jaroj estis suptenita de 310 asocioj de diversaj landoj kaj de pli ol mil membroj de akademioj kaj universitatoj. Ili elektis internacian komitaton de erudiciuloj, kiuj decidis en 1907, ke IDO, kiel reformita Esperanto estu tiu internacia lingvo. Aparte estis emfazita, ke ĝi estas produkto ne nur de unu persono, kiel en la kazo de esperanto, sed de kolektiva scienca laboro.
Efektive la IDO-propono kaŝidentige venis de Louis de Beaufront, la reprezentanto de Esperantogrupo. Unu jare poste, de Beaufront deklaris, ke li mem estas IDO. La projekto mem, tamen, estis kreita ankaŭ helpe de la esperantisto Alfred Michaux kaj ĉefe de franca matematikisto kaj filozofo Louis Couturat.
La demando pri unu internacia lingvo neniam estis oficiale solvita, une pro la Unua Mondmilito, kaj post la dua granda milito la angla, apartenante al la plej granda politika forto en la mondo, estiĝis pli kaj pli la internacia ĉeflingvo.
Ĉi tie mi ne volas paroli pri la diferencoj de Esperanto kaj Ido aŭ eĉ juĝi, kiu lingvo pli bone taŭgus kiel internacia lingvo. Hodiaŭ eble ekzistas mil-du mill IDO-parolantoj. Esperanto estas uzataj de pli ol milionoj homoj tutmonde. En la historio de kreado de planlingvoj ambaŭ lingvoj ludas gravan rolon. Ĉu la internacia angla komunikilo restos la ĉefa lingvo tutmonde ne certas, eĉ se tio nun ŝajnas tiel. Apud la angla estas uzataj ankaŭ 6 aliaj oficialaj lingvoj, rekonitaj de UN. Tio ja ne signifas, ke iun tagon ne ankaŭ nova planlingvo povas esti uzata de internacia komunumo kiel helpa lingvo.
Dankon pro via legado kaj voto. Bonan tagon al vi.
Sorry
Congratulations @johano! You have completed the following achievement on the Steem blockchain and have been rewarded with new badge(s) :
Click here to view your Board
If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word
STOP
Do not miss the last post from @steemitboard: