You are viewing a single comment's thread from:

RE: Let's get going, folks!

in #introduceyourself6 years ago

Saluton Erinaco kaj bonvenon je steemit!
Mi estas sur vojo adiaŭante tiun ĉi platformon. Se mi povus esprimi min tiel bone angle kiel vi, kaj pli kompreni la tutan monogajnan aferon, eble mi restus pli longe ĉi tie. Steemit estas spegulo de la efektiva mondo, kapitalisma, nur iom vestita kiel alternativa liberema demokratia entrepreno. Mi verkis multajn artikolojn, kelkajn, kiuj bezonis multe da klopodo, tempa kaj mensa, sed revenis preskaŭ neniu resonaco kaj financa gajno. Aliflanke mi tre ŝatis verki esperanto-artikolojn. Kaj mi lernis multege pri novaj teknologioj (ne forgesante, ke la homo ne nur konsistas el algoritmoj). Kaj ankaŭ aliaj interesaj aferoj, kaj mi retrenkontiĝis kun kelkajn agrablajn homojn...
Bonan sukceson ĉi tie!

Sort:  

Dankon pro viaj afablaj vortoj! Mi bedaŭras aŭdi, ke vi lasas Steemit. Ĉu vi publikigas viajn artikolojn aliloke? Ĉu estas pli bonaj lokoj por Esperanto-artikoloj? Lasu min scii, kie vi publikigas viajn tekstojn, se vi forlasos Steemit.

Observante mi certe ĉeestos Steemit. Ĉar mi nun denove havas plenan laborpostenon, al mi mankas libera tempo. Kelkfoje mi publikigas artikoletojn je socia retplatformo MEDIUM. Steemit estas intersa afero, certe, sed oni devas atentigi pri tio, ke ĝi ne formanĝaĉas vian tutan tempon. Ĝi havas dependigaĉan potencon.

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.16
JST 0.030
BTC 59228.82
ETH 2524.07
USDT 1.00
SBD 2.52