Duaj pensoj pri Steemit, kaj kelkaj duboj

in #esperanto8 years ago (edited)

(Tiu artikolo estas la sekvas mian lastan artikolon: Unuaj pensoj pri Steemit)

Do, mi pensas ke mi komprenas iomete nun. Certe, sen la helpo de artikoloj kaj de @lapingvino, mi ne komprenus multe. Multaj aferoj okazas, sed malmultaj aferoj estas proveblaj je la komenco.

Novaj Esperantistoj kiuj ekuzos Steemit certe havos la samajn problemojn, do mi skribis tiun artikolon/resumon. Estas multege da fuŝaj artikoloj en la Angla pri Steemit. Estas nekredeble kiom longa paĝo povas iĝi sen enhavi interesan informon. Homoj ne ŝajnas bonaj je instruado. Aŭ eble ili ne vere zorgis pri instruado, sed volis rapide fari artikolon por rapide ricevi voĉdonojn.

Por paroli honeste, ankaŭ mi faras tion nun. Kiel @lapingvino, mi volas kreskigi la valoron de Esperantujo en Steemit, do mi iom devigas min partopreni. Hieraŭ, kiam mi voĉdonis, mi atingis limon, kaj mi ne plu povis voĉdoni. Mi devis atendi por rehavi la eblon voĉdoni. Tio signifas ke oni devas partopreni ĉiutage por ne malŝpari la eblon uzi siajn voĉdonojn. Ne estas multaj aferoj por kiuj la Esperantistoj povas voĉdoni nun, do mi kreas tiujn aferojn.

Mi vere havas la impreson ke miaj voĉdonoj estas senvaloraj. Preskaŭ ĉiam kiam mi voĉdonas, mi fakte donas 0,00€ al la kreanto. Do kial voĉdoni se mi havas nenian efikon? Bonŝance, @lapingvino respondis al mi: ju pli artikolo/komento ricevas voĉdonojn, des pli la postaj voĉdonoj valoras. Li fakte pravas: mi voĉdonis por mesaĝo kiu jam havis 100 voĉdonojn, kaj mi fakte donis 0,21 cendojn al la afiŝanto! Nekredeble! Mi donis monon el nenio, nur pro mia partoprenado.

Malbonŝance, ni Esperantistoj estas tro malmultaj por atingi tiun amason da voĉdonoj (100!) por ke niaj voĉdonoj estu valoraj. Kiom da freŝbakitaj kontoj devas voĉdoni por ekdoni 0,01€ por unu voĉdono? Ĉu 60 kontoj? Certe ne estas sufiĉe da Esperantistoj ĉi tie por ke Esperantisto ricevu tiom da voĉdonoj. Ni povas reklami por Steemit, sed kiel reklami retejon kiu donas monon al la partoprenantoj se la novaj partoprenantoj ne povas ricevi monon? Ĉu ili fidos la sistemon kiel la unuajn uzantojn faras? Verŝajne ne ...

Mi dubas je la sukceso de Steemit ĉe Esperantistoj. Tamen, mi volas iomete antaŭenpuŝi tiun projekton, ĉar mi ŝategas la ideon ke Esperantistoj povus ricevi iom da mono nur partoprenante en Esperantujo. Ni vidos. Ĉiuokaze, mi multe lernos.

Sort:  

Ĉi tie ĉe steemit oni parolas multe pri novuloj, pri junaj delfenoj kaj pri balenoj. Sed mi havas la impreson ke mi falis en bazenon kun ŝarkoj. Ĝis nun mi ne tre ŝatas la etoson (ekster la esperantlingva grupeto). Oni tro multe parolas pri steemit, kiel oni povas atingi povon, monon, ktp. Kaj en la germana grupo troviĝas multaj politikaj ekstremuloj kiuj laŭ mi incitas malamon per siaj artikoloj aŭ disvastigas konspirteoriojn.

Tio grandparte estas ĝuste pro la libereco de la platformo, kiu ebligas antaŭenigi informojn kiuj alie estus subpremataj. Mi pensas ke estas pli da senco en multe da tio ol vi imagas, sed kutime tiaj aferoj ne estas lasataj dum longa tempo do restas la ideo ke estas sensencaĵo...

Mi pensas, ke havas sencon ke homoj havu la rajton esprimi sian opinion. Sed se cxiuj homoj, kiuj aliloke ne estas auxskultataj kolektigxas en unu loko kaj la aliaj homoj ne sekvas al tiu loko, tiam minoritato kun strangaj ideoj subite estas majoritato kaj denove mankas la intersxangxo de argumentoj. Al tiuj menciitaj artikoloj, kiuj laux mi incitas malamon, mankas veraj (en la senco ke temas pri vero surbaze de faktoj) argumentoj.
Informojn, kiuj aliloke estis subpremataj mi cxi tie cetere ne trovis gxis nun.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.14
JST 0.029
BTC 57440.82
ETH 3108.89
USDT 1.00
SBD 2.42