Kio estas Steemit/Steem/Steem Dollar/Steem Power, kaj kiel ĝi funkcias (por komencantoj)

in #esperanto8 years ago (edited)

Steemit estas retejo en kiu oni povas:

  • skribi artikolojn kaj voĉdoni por artikoloj
  • skribi komentojn al artikoloj kaj voĉdoni por komentoj
  • sekvi aliajn uzantojn por vidi iliajn artikolojn pli facile
  • konsulti artikolojn laŭ temoj/etikedoj

Kiam iu ricevas voĉdonon por sia artikolo/komento, tiu ricevas "monon":

  • 50% el tiu mono estas "Steem Dollar", mono kun stabila valuto
  • 50% el tiu mono estas "Steem Power", mono kiu riprezentas la influpovon de la uzanto
  • La mono estas generita de la "reto" (mi ankoraŭ ne bone scias kiel ĝi aperas)

Oni povas fari kvar aferojn kun "Steem Dollar":

  • ŝanĝi ĝin al "Steem", kiu estas mono kiel "Bitcoin"
  • ŝanĝi ĝin al "Steem Power", kiu donas pli grandan influon en la reto(1)
  • ŝanĝi ĝin rekte al vera mono dolaro (mi ankoraŭ ne provis)
  • konservi ĝin same, kiel "Steem Dollar"(2)

La "reto" generas monon:

  • 10% de tiu mono iras al la ricevantoj de voĉdonoj (duone kiel "Steem Dollar" kaj duone kiel "Steem Power")
  • 90% de tiu mono iras aŭtomate al la posedantoj de "Steem Power", sub la formo de "Steem"
    Oni do devas bone kompreni, ke nur 10% de la mono kreita de la reto estas donata rekte per voĉdonoj.
    Sed ricevi voĉdonojn donas "Steem Power", kiu helpas ricevi monon eĉ pli rapide.

(1) Ju pli oni havas "Steem Power", des pli siaj voĉdonoj havas influon je dono da mono
"Steem Power" ne estas konvertebla al alia formo de mono dum 2 jaroj!
(2) Estas utile konservi "Steem Dollar" sen konverti ĝin, ĉar estas interezo je 10%.

Sort:  

Mi devus kontroli la detalojn, sed mi pensas ke la baza klarigo ja estas taŭga :). Mi devus legi tiun fonton de kie vi prenis la 10% kaj 90% ;) ĉar tion mi mem antaŭe ankoraŭ ne legis, kaj sincere por kompreni kiel interagi kun la sistemo, tio ne vere nepras :).

Sufiĉas scii ke oni povas verki artikolojn kaj oni povas voĉdoni la aliajn plej bonajn :).

Pli gravas tamen scii kiel funkcias la etikedoj: ĉiu etikedo estas kvazaŭ propra komunumo...

Mi kredas ke la transformo al veraj dolaroj ĉiam okazas tra bitmono, eble bonus kontroli fontojn pri tio...

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.13
JST 0.028
BTC 57344.91
ETH 3100.39
USDT 1.00
SBD 2.42