Aŭtomata skribado #1

in #esperanto8 years ago

Saluton, tio estas provo de aŭtomata skribado. Aŭtomata skribado estas kiam on skribas aŭtomate, tio signifas ke oni rekte skribas tion kion oni pensas, sen pripensi tion. Se estas eraro, estos eraro, do mi esperas ke ne estos tro da eraroj. Skribi estas tre malfacile por mi, ĉar estas multege da reguloj kiujn oni devas respekti. Mi havas tiun problemon en mia nacia lingvo, ĉar estas multaj aldonaj reguloj kiuj laŭ mi ne indus ekzisti. Ekzemple, profesoroj ne ŝatas kiam mi ripetas la saman vorton. Tio estas stulta, ĉar la koncepto estas la sama, do kial oni devus uzi alian vorton? Por feliĉigi la homojn kiuj ŝatas kompreni multajn vortojn por la sama afero? Tio stultas laŭ mi. Laŭ mi, skribado estas ĉefe por komunikado, kaj aldoni aldonajn regulojn pri skribado malfaciligas tiun komunikadon. Vere estas stulte. Mi ne tiom havas tiun problemon en Esperanto, eble ĉar mi neniam havis profesoron de Esperanto. Tamen, se mi volas esprimi koncepton, mi uzos la vorton de tiu koncepto kaj neniu alia. Mia celo ne estas feliĉigi vin, sed komuniki kun la homo kiu eble legos min. Se vi ne ŝatas kiam vortoj ripetiĝas, tiam vi devus legi aferojn kies celo estas ĝuste tio. Ne kredu ke legante min, vi havos tion kion vi volas, vi nur havos tion kion mi volas. Do jen, mi pensas ke mi sufiĉe parolis pri tio. Mi decidis ke mi aŭtomate skribos dum 10 minutoj. Jam preskaŭ 5 minutoj pasis, do jam estas bona momento por paroli pri alia temo. Ĉiuokaze, mi esperas ke mi ne faris tro da eraro. Do, hodiaŭ mi estas lacega. Mia patrino telefonvokis iun, kaj tio vekis min, ĉar ŝi eleketi horon por rendevuo kun flegistino, sed mi ne certas ĉu mia patrino bone diris al mi la horon de kiam ŝi alvenos. Do mi vekiĝis pli frue ol kutime, ĉar mi timis ke ŝi alvenos kiam mi dormas, kaj mi tute ne volas ĝeni homojn. Do mi vekiĝis frue, kaj rezulte, mi ne sufiĉe dormis. Mi estas lacegas, kaj nun daŭre estas laca ĉar mi ankoraŭ ne ripozis. Eble pro tio mi faras tiun skribadadon, eblo tio estas afero kiun mi neniam farus se mi bone ripozis. Eble do estas bona momento por fari tion (skribi tiun aŭtomatan skribadaĉon), ĉar eble ĝi estas interesa, kaj se mi dormus sufiĉe, mi ne estus sufiĉe laca por pensi pri tiu bonega ideo. Okej, do nun mi volas paroli pri io alia. Fakte mi volas skribi pri io alia, fek mi ĝenas min mem. Do, mi dormado. Mi tajpas per la klavaro Bépo, kiu estas klavaro kreita por faciligi la tajpadon de Francaj tekstoj. Hazarde, ĝi ankoraŭ tre bonas por Esperanto, kaj estas klavoj por la ĉapelitaj literoj. La klavoj ne estas perfektaj, tamen ili sufiĉe bonas por skrbi tion kion mi volas skribi. Mi korektas kelkajn erarojn, mi scias ke mi ne devus ĉar ĝi estas aŭtomata skribado, sed mi volas esti certa ke tio kion mi skribas estas komprenebla. Eble mi ne plu faros tion, kiam mi estos sufiĉe kutimita al tiu ekzerco. Do bone, mi skribas tre rapide danke al tiu klavaro. Mi ne mezuris, sed mi kredas ke mi povas tajpi en esperanto pli ol 100 vortoj ĉiuminute. Eble ne nun ĉar mi multe korektas kaj mi tute ne trejniĝis. Mi fakte uzis la retejon 10fastfingers antaŭ kelkaj jaroj kaj mi scias per tiu retejo ke mi tajpas multe pli rapide ol la aliaj homoj. Nun tiu ekzerco finiĝas, kaj mi povos vidi la rezulton post 10 minutoj.

Sort:  

Tre bona poŝto! Komplete komprenebla por mi. Mi forte konsentas kun vi ke kompreno estas pli grava ol korekteco. Mi ŝatus skribi esperante sur Steem kaj alia lokoj, sed ofte kiam mi poŝtas ion ĝi ŝajnas ke mian mesaĝon perdas kaj estas respondita kun grupo de korektoj. Mi ege volas pliboniĝi, kompreneble, sed devus ekzisti ia ekvilibro.

Ĉu korektadoj ĝenas vin? Mi ne pensas, ke homoj kiuj korektas dirus ion alian se ili ne korektus.

Unue, mi ĉiam aprezas korektadoj. Sed kiel ekzemplo, se mi demandus demandon al iu, mi preferus respondon rilate al mia originala demando (supozante ke la demandon estas komprenebla). Se oni ŝatus aldoni iom korektadoj aldone al respondo, ke estus ideala. Se oni respondus al mi kun nur korektadoj kaj neglektus la fakta demando aŭ la mesaĝo, tiam eventuale ĝi iĝus laciga.

Ho! Bonvolu skribi en Esperanto. Ne timu :-)

Bona ekzerco. Vi mencias la problemon kun pluraj vortoj por la sama afero. Depende de la teksto, ĉu vi uzu la saman vorton aŭ alian. Mi tre ŝatas, kiam mi legas tekston (efektive verkon de literaturo) kiu belas per diversaj vorteblecoj.
Koncerne automatan skribadon mi volas atenti vin pri vera automata skribado kiel okazis ĉe apartaj personoj, kiel ekzemple Jacob Lorber aŭ ĉe la brazila mediumo kaj filantropo Chio Xavier, kiu "verkis" pli ol 400 publikigitajn librojn diverskampajn. Tiaj homoj ne estas konscia pri ilia skribado, ja en kazo de Xavier eĉ ne povas vidi kion ili verki.
Eble mi faros artikolon pri tio.

Coin Marketplace

STEEM 0.15
TRX 0.12
JST 0.026
BTC 55290.41
ETH 2357.13
USDT 1.00
SBD 2.32