Donoludo (Giving Game)

in #esperanto8 years ago

Kio estas donoludo?
En donoludo la partoprenantoj ricevas informojn pri antaŭe elektitaj bonfaraj fondaĵoj kaj decidas per elekto kiu de tiuj fondaĵoj post la ludo ricevu realan monsumon, kiu kutime estas donata de sponsoro. Unu ebla sponsoro estas la organizo „The Life You Can Safe“ (la vivo kiun vi povas savi).

Estas normala donoludo, kiun oni kutime aranĝas en grupo kaj en kiu oni iomete pli detale prezentas kelkajn bonfarajn fondaĵojn. Poste la partoprenantoj diskutas en malgrandaj grupoj kial ili voĉdonus por unu aŭ alia fondaĵo. Poste ĉiu voĉdonas kaj oni kalkulas la rezulton.

Alternative oni povas organizi donoludeton aŭ rapiddonoludon, kiu taŭgas por alparoli homojn surstrate (celgrupo pri tio estas kutime studentoj, ekzemple en areo de universitato), kie oni kutime ne povas postuli multe da tempo de la partoprenantoj. En tia versio la celo estas ke oni nur mallonge prezentas la ideon kaj kolektas adresojn de interesitoj por poste pli detale informi aŭ instigi pri efektiva donado.

Kial oni ludas donoludojn?
Kutime monodonado ne estas temo, pri kiu oni intence lernas aŭ estas instruita, sed io pri kio oni hazarde iom post iom kolektas (mis-)informojn kaj personajn spertojn. El tio oni kreas siajn proprajn regulojn pri monodonado. Nur 35% de la donantoj serĉas informojn antaŭ ol ili donas monon. Kaj al tiuj 35% kutime ne gravas la plej alta efiko de ilia donado. Krome la tempodaŭro de la informiĝo kutime ne estas pli longa ol unu horon kaj la plej ofte serĉita informo estas la demando pri kiom de la enspezoj estas elspezitaj por funkciigi la bonfaran fondaĵon (kvankam tiu informo diras nenion pri efektiveco de fondaĵoj). Nur proksimume 3% de la monodonantoj donas monon surbaze de komparo de efektiveco de pluraj bonfaraj fondaĵoj. Pro tio bonfaraj fondaĵoj ne havas instigon kaj kialon por kontroli la propran efektivecon kaj serĉi eblojn por plialtigi la efektivecon. Donoludoj estas unu eblo por plialtigi la konscion pri efektiveco kaj per tio ankaŭ instigi bonfarajn fondaĵojn por plibonigi siajn agojn.

Se oni volas sponsoradon de „The Life You Can Safe“ la kondiĉoj estas, ke minimume unu de la elekteblaj fondaĵoj estas en la listo de la de ili rekomenditaj fondaĵoj kaj ke donado al la fondaĵo estas impostefika en Usono.

Jen la listo de la bonfaraj fondaĵoj kiujn „The Life You Can Safe“ rekomendas.

*Against Malaria Foundation
*Development Media International
*Evidence Action
*Fistula Foundation
*Fred Hollows Foundation
*GiveDirectly
*Global Alliance for Improved Nutrition
*Innovations for Poverty Action
*Iodine Global Network
*Living Goods
*One Acre Fund
*Oxfam
*Population Services International
*Possible
*Project Healthy Children
*Schistosomiasis Control Initiative
*Seva

Kiel oni ludas donoludon?
Kutime oni antaŭelektas kaj prezentas minimume du fondaĵojn kaj maksimume kvar. Estas bone, se oni antaŭelektas fondaĵojn kies malsimilaĵoj instigas al diskuto inter la partoprenantoj, ĉar tiel ili devas pripensi kio al ili mem plej gravas.
Ekzemplo pri malsimilaj fondaĵoj povus esti ke unu estas bonega internacia fondaĵo kaj la alia estas averaĝa (multe malpli efektiva) regiona fondaĵo. Multaj homoj preferas donaci al fondaĵoj kiu efikas en la propra regiono sed ili ankaŭ volas ke per la de ili donita mono oni atingas laŭeble plej bonan efikon. Alia ekzemplo estas ke oni povus antaŭelekti fondaĵon kiu laboras por solvi unu specialan problemon (ekzemple la fondaĵo kontraŭ Malario) kaj pri kiu oni do certe scias kiel ili elspezas la monon, kaj kiel alternativon oni elektus fondaĵon kiu lasas al la ricevanto de la mono la decidon kiel elspezi ĝin (ekzemple la fondaĵo „GiveDirectly“ (donu rekte)).
Eblas dividi la sumon de la voĉoj (kaj tiel ankaŭ la doneblan monon) laŭ la rilato de la voĉoj kiujn la elekteblaj fondaĵoj ricevis. Sed pli kutime kaj pli rekomendite estas la versio en kiu tiu fondaĵo kiu ricevis la plej multajn voĉojn ricevas la tutan sumon de la ludo (la venkanto prenas ĉion), ĉar tiel la ludantoj kutime pli zorge pripensas kiun fondaĵon ili preferas kaj deziras kiel venkanton.

Unu grava demando estas: laŭ kiuj kriterioj oni decidas ĉu bonfara fondaĵo estas efektiva aŭ ne? Pri tiu demando ne gravas kiom altaj estas la kostoj por administrado kaj dungitoj, kiel oni ofte mise supozas. Ĉar tiuj kostoj povas plialtigi efikon de fondaĵo (pro reklamo, edukado de la laborantoj, ekonomia planado kaj kontrolado):

*kontrolado de kaŭzo kaj efiko: ĉu pliboniĝo vere estas rezulto de la agado de la fondaĵo au ĉu ĝi okazintus ankaŭ sen subteno?
*Kostoefikeco: Se du fondaĵoj havas la celon ĉiujare savi 1000 homajn vivojn kaj ambaŭ atingas tiun celon, sed fondaĵo A bezonas pri tio 3 milionojn da dolaroj kaj fondaĵo B bezonas 30 milionojn da dolaroj, tiam fondaĵo A estas dekfoje pli efika pri kostoj. Do se oni donas monon al fondaĵo A tio estas dekoble pli utila ol se oni donus la monon al fondaĵo B

Estas pliaj kriterioj, kiuj ne estas tiel facile mezureblaj aŭ esprimeblaj per nuraj nombroj, ĉar oni ekzemple ne povas mezuri la efikon de longdaŭraj iniciatoj en nur unu jaro, aŭ aliaj efikoj kiel ekzemple tiuj de edukado:

*transparenco
*daŭripoveco
*kontrolado kaj taksado
*kapabloj kaj spertoj en rilato al levilefikoj kaj strategiaj partneraj rilatoj
*la eblo atingi pli vastan efikon (per kreado de laborlokoj, plibonigo de la loka ekonomia kreskado, plibonigado en rilato al ekologio kaj socio)

Por instruado tiu ludo povas esti interesa ĉar la temo de la efektiva altruismo enhavas diskuteblojn pri:
*etiko
*oportunecaj kostoj
*utilismo
*kogniciaj antaŭjuĝoj
*tutmonda sano
*medicina etiko
*optimumigo
*publika politiko
*decidteorio
*grupdinamiko
*tutmonda evoluo

Fonto kaj pliaj informoj (en la angla): https://www.thelifeyoucansave.org/

Sort:  

Mi ĝis nun unufoje partoprenis normalan donoludon kaj unufoje organizis rapiddonoludon. Mi povas imagi ke oni povus organizi normalan donoludon dum iu Esperanto-renkontiĝo. Estus ankaŭ ebla organizi interretan voĉdonadon por Esperantistoj.

Congratulations @sunjo! You have received a personal award!

Happy Birthday - 1 Year on Steemit Happy Birthday - 1 Year on Steemit
Click on the badge to view your own Board of Honor on SteemitBoard.

For more information about this award, click here

By upvoting this notification, you can help all Steemit users. Learn how here!

Coin Marketplace

STEEM 0.28
TRX 0.11
JST 0.034
BTC 66038.71
ETH 3178.89
USDT 1.00
SBD 4.05