Kial mi amas la pandunian?

in #esperanto7 years ago

5.jpg
Iun nokton, mia kara amiko informis min pri mojosa novkreita lingvo, kies vortoj estas devenitaj de ĉiuj lingvoj (kaj ne nur latinidaj). kaj alia afero kiu ege interesis min, estis tio ke ĝia gramatiko, male de Esperanto, estis facile (haha jes, eĉ pli facila ol Esperanto!) kaj ĝi malebligas multajn gramatikdroniĝojn, ĉar enestas malmultegaj detalaj gramatikaĵoj. do mi ĉiam povas ege libere esprimi min kaj esti certa ke mi ĝuste skribas, kaj ne kiel esperanto ĉiam mi devas esti preta por ke unu gramatiknaziisto venu kaj plendu pri io. kiel:
-ho ve, vi forgesis akuzativon.
-ĝeniga estas eraro, ĉar vi devas diri ĝena.
sed en la pandunia ni jam ne havas tiun ĉi problemon ĉar la gramatiko estas ege eta (ne kiel PMEG). kaj ekz, ni ne havos la eternan diskuton pri "ri".
do, kiam mi sciis pri tiuj ĉi aferoj, ĝuste ĝis mateno ne dormis kaj ellernis ĝin ĝuste dum UNU nokto. kaj ekde tiam ĝis nun, mi amas ĝin (eĉ pli ol esperanto!) kaj ĉiam nomas ĝin kiel la lingvo de la amo.
Eble vi ankaŭ interesiĝas iom koni ĝin aŭ eble lerni, do ek! vizitu tiun ĉi retejon:
http://www.pandunia.info/
kaj vi ĉiam povas en niaj komunumoj partopreni en diskutoj pri disvastigi kaj pretigi la lingvon (jes, ĉar ĝi ankoraŭ ne estas tute finita projekto, kaj ni nepre bezonas pli da homoj el diversaj landoj kaj lingvdevenoj por pli bonigi ĝin). vi povas veni al niaj komunumoj pere de la ligiloj, kiuj estas metitaj en la retejo de la pandunia, kies ligilon mi jam sendis.
sekvu min 2.jpg

Sort:  

Mi amas akuzativon :) Mi malamas lingvojn kiuj havas nur unu bonan vojon :-)

Pandunia NE havas nur unu bonan vojon.

Ekzamplo? Eble vi povus skribi ion pri pandunia - sed ne lecionon

mi amor ti, mi ti amor, ti mi amor ktp ĉio ĝustas.

Mi ha sam igen, mimen mus kitab na sa baca!

ye, mimen mus mas kitaba na pandunia i yung

Dankon pro konatigi nin pri tiu afero. Eble vi verku tutan artikolon en pandunia.
Estas ankoraŭ iom stranga por mi laŭtlegi tion. Ĉu jam ekzistas iu lingva komitato aŭ organizo?
Plaŝas al mi via desegnaĵo.

Dankon. jes, mi verkos estonte plene en pandunia :D ne vere, ankoraŭ ni ne havas ĝustan organizaĵon kiel UEA, sed amike pli laboras

Coin Marketplace

STEEM 0.29
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 63691.77
ETH 3157.03
USDT 1.00
SBD 3.84