The Future of a Universal Language/ La estonteco de universala lingvo

in #esperanto6 years ago (edited)

Ĉu vi ne kelkfoje havas dubojn pri nia aparta lingvo-afero Esperanto?

La granda celo de Zamenhof ja estis la unuiĝo de la homaro, kaj komuna lingvo ŝajnis al li la plej taŭga rimedo por tio. Ne necese Esperanto.
Memoru Zamenhof dirante en 1905 "... se rezultus en iu momento, ke la ideo de internacia lingvo povas esti pli bone efektivigita alimaniere, multe pli rapide ol Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto sekvos tiun novan vojon."
Do, fakte English nuntempe estas la internacia lingvo, spite ke Esperanto taŭgus pli bone en tiu rolo.

Antaŭ kelkaj tagoj mi legis artikolon en La Balta Ondo. Temas pri intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro Trezoro. Iumomente li donis interesan respondon al demando, kion li pensas pri la nuna iom malĝojiga situacio de Esperanto-movado:

"... Esperanto plene sukcesos nur tiam, kiam la tuta mondo volos lerni la ĉinan lingvon. Tiam kiam eŭroplingvanoj ege ĉagreniĝas pro la malfacileco de la ĉina lingvo, Esperanto estos bona solvo facile akceptebla en la mondo... Individuoj povas krei miraklajn atingojn, kiujn eĉ asocio ne povas. Esperanto ĉiam vivos, kaj finfine sukcesos."

La tuta mondo volas lerni la ĉinan? Iom freneze, ĉu ne?
Eble ne! Ni okzidentuloj iel tenas la nunan politikan situacion kiel gravitan en ŝtono. Usono kiel la monda gvidanto kun sia mondgvidanta valuto kaj milita povo, kaj ties alianculoj, kiuj dominas la mondon per la angla lingvo kaj la okcidenta kulturo, ŝajne eterne restas en tiu pozicio.
Trezoro estas ĉino kaj civitano de la Reĝlando de la Mezo. Antaŭ 30 jaroj Ĉinio ankoraŭ estis subevoluita malriĉa agrokultura lando, hodiaŭ ĝi estas superpovo, kaj ekde la enkonduko de Petro-Yuan je pasinta lundo, Ĉinio estas serioza konkuranto de Usono. Ĉinio superis Usonon en 2017 por iĝi la plej granda petrola importisto de la mondo. Tamen, la ekzistantaj prezo-referencoj - Brent kaj WTI krudoleo - estas ambaŭ en dolaroj, kaj importistoj tra la mondo devas aĉeti dolarojn por realigi petrolojn negocojn. Tio ja nun klare ŝanĝiĝas.
Kielmaniere respondos Usono? Per novaj merkataj negocoj aŭ kiel imperialistoj kutime solvi tiajn problemojn, per milito? Aldone la internaj problemoj kaj senekzempla ŝuldŝarĝo de la registaro postulas drastan agadon.
Grandskala milita konflikto de Usono ne solvos ties problemojn kaj kiam Usono kiel plej forta povo falos, ĝiaj alianculoj sekvos.

Do, antaŭen en la tempo, se neniam plu volas akcepti la anglan kiel universalan lingvon, multaj aliaj lingvoj kiel la hispana, la araba aŭ la ĉina estos kandidatoj por tio. Jen la pripensoj de Trezoro. Por li kompreneble la ĉefa kandidato estas la ĉina kaj Esperanto la ligilo.
En postusona mondo nesecas universala lingvo kiel helplingvo por solvi tutmondajn aferojn kiel mondan pacon, mediajn problemojn, sciencajn kaj kulturajn aferojn ktp.
Kion vi pensas pri tiu afero? Ĉu iu tagon Esperanto tutmonde brilos?

Dankon pro via vizito kaj bonan tagon al vi!

Sort:  

Mi pensas ke Esperanto estos pli forta. Ĉiam kritika maso estas bezonata - eble por ĉiuj homoj pli facile lerni la anglan nun, ĉar la angla estas ĉie. Sed esperanujo vivas rete kaj pli da esperantistoj estas ĉiutage

Ni vidos kion okazas. Ni vere vivas en tre interesa tempo. Mi nur esperas, ke la venontajn okazaĵojn ne tro rompas nian vivon.

Congratulations @johano! You have completed some achievement on Steemit and have been rewarded with new badge(s) :

You got your First payout
Award for the total payout received

Click on any badge to view your own Board of Honor on SteemitBoard.
For more information about SteemitBoard, click here

If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

Upvote this notification to help all Steemit users. Learn why here!

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.034
BTC 63960.62
ETH 3142.95
USDT 1.00
SBD 3.95