Pulsatilla vulgaris

in #esperanto6 years ago (edited)

Jen nia ŝatata Ranunkulo (Pulsatilla vulgaris) sur Ŝvabia montaro. Ĝi estas unu el la unuaj floroj post la vintro, kaj efektive unu el miaj plej amataj floroj. En printempo ĝi ne nur plaĉas al niaj okuloj, ĝi estas grava amiko de abeloj kaj burdoj al kiuj ĝi provizas la unuajn nutraĵojn. La malgranda planto ŝatas kalkan grundon kaj havas radikon ĝis unu metro longa. Ĝiaj molaj haretoj, kiuj iom aspektas kiel felo servas por protekti la planton kontraŭ malvarmo. En kelkaj partoj de Germanio ĝi troviĝas sur Ruĝa Listo, ĉar multloke ĝi jam malaperis. Pulsatilla ankaŭ estas konata kiel homeopatia rimedo. Sed jen temas pri ŝia fratino: Pulsatilla Nigricans Materia Medica.
Sort:  

Thanks for youre upvote me..
, i never see this flower

Maybe it is not common in your country. Have a nice day!

Cxu vi legis en la germanlingva vikipedio pri la supersticxoj rilate al tiu cxi planteto? Estas amuza :-)

Ne, mi ne konis tiujn superstiĉojn pri Pulsatilla. Plaĉas al mi, ke ni nun vivas en pli racia tempo.

Mi ne certas pri tio. Kredo je homeopatio estas nur unu ekzemplo kiu dubindigas tiun aserton.

Bonvolu rigardi al la kontribuoj de @alanfreestone, homeopato, kiuj specialiĝis je aŭtistaj infanoj, damaĝitaj de vaksinado.

Ho ne, dankon.

Sunjo, bonvolu neniu antaŭjuĝo. Provu kelkajn artikolojn de li. Parenteze, Bonan Paskon!

Mi jam okupigxis pri la temo. Sendube vakcinado utilas kaj ne kauxzas auxtismon - same sendube homeopatio ne pli utilas ol aliaj placeboj. Vi rajtas kredi kion vi volas - mi ne volas diskuti la temon pli profunde (nun). Bonan paskon ankaux al vi.

Kompreneble ĉio laŭ nia gusto! Mi provas ĉiam rigardi al diversaj flankoj. Kredo je alopatia medicino same ne taŭgas, do nur gravas kio prenas efektivajn rezultojn sendepende de iu aparta metodo.

Coin Marketplace

STEEM 0.26
TRX 0.11
JST 0.033
BTC 63851.10
ETH 3059.36
USDT 1.00
SBD 3.85