La nekredebla mejla rekordo

in #esperanto7 years ago

Ĉiam, kiam mi iras al la naĝejo me pasas tra la sporta grundo de universitato Oksfordo. Mi rigardas al la kuradostreko. Ofte junaj atletoj kuregas aŭ iom restas post intensa konkuro. Mi tiam pensas pri Roger Bannister, kiu antaŭ pli ol 60 jaroj estiĝis monda sensacio.


                        


Temas pri la sporta mondorekordo en la jaro 1954 de Roger Bannister, kiu kuregis unuafoje en la sporthistorio unu mejlon (1609,3 metroj) en malpli ol 4 minutoj!

Jam ekde la 19-a jarcento atletoj sensukcese provadis atingi tiun ĉi magian tempomarkon. Ŝajne tio ne estis ebla. Kelkaj sciencistoj eĉ asertis, ke la homa naturo ne povas plenumi ĝin, ke la korpo eble iel eksplodus.

Tamen en 1954, sur la simpla kuradstreko de universitato ĉe malbona vetero la 25- jaraĝa medicina studento Roger Bannister kuradis kun la tempo de 3/59/40 la novan mondrekordon kaj denove pruvis, kion dediĉita homo povas atingi.

La nova rekordo jam post unu monato estis rompita de aŭstralia atleto John Landy, kiu preskaŭ 2 sekundoj pli rapide kuradis. Ĝis hodiaŭ ĉirkaŭ mil atletoj atingis tempon sub 4 minutoj. Malgraŭ tio ni admiras la penadon kaj sukzeson de Bannister. Se oni pripensas, ke tio okazis en tempo sen dopado- skandaloj kaj altprofesia ekzercado. Dediĉitaj amatoroj ekpaŝis al la ĉampionado en la plej bona olimpia senco !

Post sia sukceso Roger Bannister daŭrigis sportan agadon, sed li koncentriĝis je medizina fako. Finfine el la medicinstudento estiĝis konata neŭrologo kaj familia patro, kiu plue emis ŝatokupe kuri. Sed ĉirkaŭ 21 jaroj post la rekordo li devis tute rezigni la kuradon, ĉar fremdkaŭzita aŭtomobila akcidento rompis liajn krurojn. De tiam, postvivita kaj optimisma, li aktivis sin en loka iradgrupo kaj fervore subtenis amatorasporton en prezidantpozicio.

Britio honoris lin en 1973 per la titolo Sinjoro pro liaj sportaj, profesiaj kaj filantropaj atingoj. Hodiaŭ nia heroo ankoraŭ vivas en Oksfordo. Li estas 88 jaraĝa.

(Foto libera de Roger Lewis/Flicre:  Brita monero de 2004 concerne la 50an datrevenon de unua sub-kvar-minuta-mejlo)


                            

                  Dankon pro la legado. Bonan tagon al vi !


 

Sort:  

Is it possible to fix fonts used by steemit to properly display all special Esperanto characters? ĝ, ŭ etc. look strange and unnatural in articles, however they are displayed properly in comments.

Dankon amiko ! Unfortunataly I have no clue about computing. I heard something about unicode, however what to do with that, I do not know. There are only few esperanto steemers out there. Hope it will improve. Do you speak esperanto?

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.16
JST 0.030
BTC 68363.69
ETH 2642.16
USDT 1.00
SBD 2.69