Versetoso

in #esperanto8 years ago

Pripenso de verso

En televido nun estas reklamo de estonta rusa konkurso por talentaj gejunuloj. Kutima (bona) konkurso. Kutima reklamo de ĝi. Sed en la reklamo estas unu sufiĉe nekutima afero, kiu sukcesis kapti mian atenton. Dum la tuta reklamo kaj prezento de bildoj pri la konkurso ludas nek iu kanto, nek simple iu allogada oratoraĵo, sed verso. Verso, kontraŭ kutimo de televid-etoso, estas tre kvalita. Voĉo, kiu legas ĝin, estas vere inspira!

Kial mi decidis blogi pri ĝi?

Dum unu periodo de mia vivo mi provis sin kiel versanto. Ĝi estis pro du kaŭzoj:

1. Mi volis ion fari kun miaj pensoj\emociaĵoj. Ĉu mi veras, emociante ĝin? Ĉu miaj pensoj estas veraj kaj ja bonaj? Ĉu ili travivos defion de versigo de ili? ktp.
2. Mi volis provi ion novan. Mi estas artema persono kaj mi ĉiam ŝatas provi ion novan (unu el tiaj novaĵoj estas Esperanto!).

Tiu provo levis kelkajn demandojn pri verso mem.
Mi vidis, ke versado ankoraŭ vivas. Sed vivas ĝi nur inter versantoj. Vidu bone. Versado antaŭe kaj nun estas du tre malsamaj aferoj. Je tempo de estimataj versistoj (ĉeve mi parolas pri rusaj, ĉar pri aliaj mi ne scias) versado kaj legado ĝin inter aŭskultanoj estis unu el tipaj art-agadoj.
Nun verso havas tute alion. Versoj ĉirkaŭas, sed preskaŭ neniam estas same nudaj, kiel antaŭe. Ĉefe ĝi havas veston de kanto. Alia tipa maniero - rimeca frapfrazo de iu kompanio. La plej nudeca aspekto de nuna verso estas ŝerc-bildoj in soc-retejoj en versa formo. Sed ĝi tute ne samas al estinta versado.
Tial, vidante aliajn versantojn ĉirkaŭ si, mi ne povis kompreni, kiel dividi inter bonaj kaj ne bonaj versoj. Ĉiuj artaĵoj ne povas boni! Kiel aspektas vere altkvalitaj nuntempaj versoj? Do, laŭ kiuj trajtoj juĝi?

Mi ne volas diri, ke verso en antikva aspekto jam estas mortinta. Mi ne diras, ke nun estas tute alia tempo, tempo de malbonuloj. Mi simple volas rimarki, ke nun verso perdis(mi povas erari) sian naturecon, honestecon en medio. Eble mi eĉ dirus, ke nun homoj estas multe pli bonaj, en arta kaj krea senco, ĉar multe da bonegaj filmoj aperas nun, multe da pentraĵoj, multe da kantoj, multe da teknikaĵoj ktp ktp. Sed mi scias neniun famulon, kiu simple staras antaŭ publiko (aŭ kamerao) kaj simple legas versojn.

Ĉu ĝi signifas, ke verso en nuda aspekto jam ne interesas homojn? Ĉu ĝi signifas, ke nun verso estas nur fundamento por aliaj kreaĵoj? Aŭ simple ne aperis homoj, kiuj prezentas al homoj nuntempecan aspekton de simpla legado de versoj?

Kaj post tiuj demandoj kaj pripensadoj aperas reklamo de tipa konkurso de talentaj junuloj, kie maljuna viro inspire legas sian verson...
Jes, mi komprenas ke tio ne signifas, ke versoj ekvivis, ĉar samaj aferoj ne plu aperos amase. Pluse ĝi estis en televido, do ne tuŝas atenton de modernaj junuloj(ĉar ili ĉefe estas tiuj honestaj movantaj farantoj).

Sed la verso aperis. La verson mi aŭdis. Do mi simple ĝojas, ke mi sukcesis aŭdi ĝin, havante sinceran plezuron.

Sort:  

Saluton! Gratulon pro via unua artikolo ĉe Steemit. Mi neniam konsciis ke memeoj fakte estas versoj de la nuna tempo, kunigataj al bildoj.

Congratulations @fejdus! You have received a personal award!

Happy Birthday - 1 Year on Steemit Happy Birthday - 1 Year on Steemit
Click on the badge to view your own Board of Honor on SteemitBoard.

For more information about this award, click here

By upvoting this notification, you can help all Steemit users. Learn how here!

Congratulations @fejdus! You received a personal award!

Happy Birthday! - You are on the Steem blockchain for 3 years!

You can view your badges on your Steem Board and compare to others on the Steem Ranking

Vote for @Steemitboard as a witness to get one more award and increased upvotes!

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.13
JST 0.028
BTC 57184.88
ETH 3097.33
USDT 1.00
SBD 2.41