Ruĝa kaptuko

in #esperanto6 years ago (edited)

Mi venas nun paroli pri treege ĉarma kaj mirinda donaco kiun mi ricevis antaŭ iom da tempo. Do, instigite kaj ĝoje mi venas paroli pri ĝi. Eble vi pensas ke temas pri iu multkosta donaco. Nu, iusence vi pravas, ĉar tiu donaco estas eĉ ne pagebla kaj ja iĝas pligranda ol la donaco mem. Pli ol ĉio, mi valorigas tion kio venas kune kun ĝi, kaj tiun kiu ĝin faris pensante pri mi.

Scivolema? Ek al ladonaco!
Ĝi temas pri traduko de amkanto en la persa! Kaveh Afagh - Shaal (کاوه آفاق - شال)

Ĉi tiu estas la ligilo de la kanto en Youtube, se vi emas aŭskulti ĝin:

La teksto en la persa estas tiu:

شال آن شال سرخ تو
موج موج موی تو
نرم ترین حادثه
چه زیباست دور روی تو
آفرین به آخرین شاهکار روی تو
توی اوج سادگی
چه زیباست اندوه تو
وای که این واژه‌ها
لالند در پیش تو
آه چه بد زخمیه
که فردا کیست هم آغوش تو
آه که این لعنتی
این قرص‌های افسردگی
رنگ به رنگ دز به دز
به باد داد آرام زندگیم
شال آن شال سرخ تو
موج موج موی تو
نرم ترین حادثه
چه زیباست دور روی تو
آفرین به آخرین شاهکار روی تو
توی اوج سادگی
چه زیباست اندوه تو

Kaj jen la traduko:

"Kaptuko, tiu ruĝa kaptuko via
ondo, ondo de via haro
La plej milda okazaĵo
kiom belas la rondo de via vizaĝo
gratulon al la lasta ĉefverko de via vizaĝo
en la plej alta nivelo de simpleco
kiom belas via malĝojo
ho, ĉi tiuj vortoj
estas nekapablaj antaŭ vi
ho, kiom ĝena vundo estas
kiu morgaŭ estos via kunbrakumanto?
ho, ĉi tiu damna
ĉi tiuj medikamentoj de deprimo
koloro al koloro, ero al ero
donis la trankvilecon de mia vivo al vento
Kaptuko, tiu ruĝa kaptuko via
ondo, ondo de via haro
La plej milda okazaĵo
kiom belas la rondo de via vizaĝo
gratulon al la lasta ĉefverko de via vizaĝo
en la plej alta nivelo de simpleco
kiom belas via malĝojo"

Ĉu ne estas dolĉa? Mi aŭskultas nun la kanton verkante ĉi tiujn vortojn, kaj mi sentas min senvorta preskaŭ...

Nun ĉiuj demandas... Kiu faris tion?
La ĉefrolulo de tiu aminda ago estis @Salomono, kaj mi nur povas senfine danki lin!

Mi esperas ke ĉiuj ĝuu la kanton kaj la historion pri la esperanta traduko por mi.... tiom kiom mi ĝuis!

Amon al ĉiuj! hehe!!

Sort:  

Ve, vi senvortigis min...
Mi fandiĝas kaj iras en la tero...
DANKON @_@ [Kun plenlarmaj okuloj pro ĝojo]

rsrs!! Ne kaŝiĝu! hihi

Hello akacifloro!

Congratulations! This post has been randomly Resteemed! For a chance to get more of your content resteemed join the Steem Engine Team

Did you just assume my gender?

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 64386.10
ETH 3142.17
USDT 1.00
SBD 3.98