Grandma Gatewood Hikes the Appalachian Trail/ Avino Gatewood marŝadas la Apelaĉian Vojon

in #emmagatewood6 years ago

What makes an olderly lady want to hike alone the 2,200 miles long Appelachian Trail, and after having accomplished it after 4 and a half months, to do the same two times more? This is the story of “Grandma” Emma Gatewood, a remarkable women who after having raised 11 childen and lived a hard life on a farm aside an abusive husband finally became an American hero and a great inspiration for so many hikers worldwide. (Esperanto)



picture: www.elephantjournal.com/2014/09/how-an-unlikely-hero-saved-the-appalachian-trail-brenna-fischer/

Post longa laborplena vivo plej multaj homoj ŝatas hejme malstreĉe ĝui sian vivovesperon. Por “Avino” Gatewood tiu tempo estis komenco de sia plej granda aventuro de la vivo.
Tiu ĉi rakonto temas pri la virino, kiu estiĝis heroo de usona historio post kiam ŝi kiel la unua virino sola marŝis la tutan Appalacian Trail en Norda Ameriko.

Antaŭ ol ni demandas nin, kial maljuna virino faris tion, ni rigardas iom pli ĝuste al la montara vojo mem por kompreni ŝian apartan atingon.
Temas pri plej longa migradvojo tutmonde, kiu kun proksime 3500 kilometroj iras tra 14 usonaj ŝtatoj. Ĝi sekvas la Apalaĉian Montaron en la orienta parto de Usono kaj streĉiĝas de Majno en la nordo al la federala ŝtato Georgio en la sudo. La montaro estiĝis antaŭ milionoj da jaroj, kaj konsistas el diversaj montaraj grupoj kun montoj pli altaj ol 2000 metroj. Se oni sekvas la tutan vojon, grimpante super ĉiuj montoj, oni kompare grimpas la Monton Evereston dek vin fojon.
Nuntempe la migradvojo estas bone prizorgita kaj miloj da migrantoj kaj promenaduloj ĉiujare uzas kaj ĝuas ĝin. Sed kiam Emma ekmarŝis, la vojo parte efektive ne ekzistis kiel irebla vojo, kaj malmultaj homoj uzis ĝin. En 1921 unuan fojon estis proponita la kreado de migradvojo. Ĝis fino de la 30-aj jaroj la vojo estis markita kaj iom prizorgita. Nur en la jaro 1968 la  usona Kongreso deklaris ĝin kiel protektindan nacian aferon.
Do, marŝi tian nepredikteblan kaj parte tre sovaĝan vojon certe estis defio por pli junaj aventuristoj.

Picture: pixabay.com/en/outdoors-park-landscape-1251155/

Nu, kiu estis la virino, kiu ne hezitis alfronti ĝin? Emma Gatewood naskiĝis je la 25-a oktobro en 1887 en la federala ŝtato Ohio. Jam kiel juna virino ŝi edziniĝis kaj naskis 11 infanojn. Ne malkutima afero tiutempe; ŝi mem havis 14 gefratoj. Bedŭrinde la geedzeco ne estis feliĉa. Ŝia edzo, kiu estis lerneja instruisto kaj bienisto, batis ŝin jam ekde la una semajno de ilia geedzeco. Kelkfoje ŝi preskaŭ ne postvivis tiun  fiagadon. La vivo sur la bieno estis ne facile. Post 35 jaroj, kiam siaj infanoj jam estis elkreskantaj, ŝi eksedziĝis de sia edzo.
Unua tagon, Emma estis jam pli ol 60-jaraĝa, ŝi legis en revua artikolo pri la Apalaĉia Migradvojo. La ĵurnalisto priskribis ĝin, rigardante la vojon je la plej suna flanko, kaj kies  marŝado kiel facila afero. Kaj li menciis, ke ĝisdate neniu virino iris la vojon*. Emma, la iom ekscentra kaj tre forta persono iel sentis sin vokita.

Kvar jaroj poste ŝi ekmarŝis, sed ne sukcesis, ĉar marŝante de nordo al sudo, ŝi perdis sian vojon en densa montaro, kaj aldone ankaŭ ŝiaj okulvitroj iam estis  survoje rompitaj. Fine ŝi estis malkovrita kaj akompanita hejmen. Sed tiu malsukceso ne povis malkuraĝiĝi Emma-on. Ŝi pli bone prepariĝis kaj savis iom da mono por la vojo. Emma ankaŭ entreprenis pli longajn marŝadojn pro gajni korpan forton. Unu jaro poste nun ŝi estis 67, ŝi denove komencis sian aventuron, tiutempe de sudo.
Ŝi ne adiaŭis siajn familianojn, sed ili ja sciis, ke Emma, post longa laborplena vivo, povis bone zorgi pri si mem. Emma kunprenis hejmfarita sako, enhavante malmultajn vestaĵojn, plastan kovrilon por pluvoprotekto kaj armean blankon. Je la piedoj ŝi surhavis malpezajn sportŝuojn. Kaj por nutraĵo iom da sekigita viando, nuksoj kaj sekigitaj buljono. Survoje ŝi trovus berojn kaj aliajn arbarajn nutraĵojn, kaj en vilaĝetoj malgrandajn vendejojn. Entute ŝia pakaĵo pezis ne plu ol 10 kg. Hodiaŭ Emma Gatewood estas rekonita kiel la pioniro pri ultra malpeza migrado.


Parte la Apalaĉia vojo konsistas el tre akraj ŝtonoj, kiuj rapide detruis la maldikajn plandojn de ŝiaj ŝuoj. Kutime Emma marŝis proksime 20 ĝis 25 kilometrojn ĉiutage dum kvin kaj duono monatoj. Ŝi bezonis kvin parojn da ŝuoj. Ŝia pieda grandeco pligrandiĝis je unu numero. Kaj ŝi perdis 30 pundojn de sia korpa pezo.
La tuta entrepreno kompreneble ne estis tiel facile kiel priskribita en la vojaĝrevuo. Ĝi ofte similis al ekstremŝporta kaj danĝera aventuro. Survoje Emma renkontis sovaĝajn porkojn, serpentojn kaj eĉ urson, kiun ŝi per laŭta kriado fortimigis. Ankaŭ la vetero estis ege defia. Ĝi ŝanĝiĝis de agrabla al tre malagrabla dum malmultaj horoj. Grimpante sur iu montara pinto forta ventego okazis, ke ŝi preskaŭ estis suben puŝita. Alian fojon ŝi estis kovrita de densa nubo aŭ troviĝis en seka kaj varmega ĉirkaŭo, kie moskitoj enuigis ŝin. Bonŝance Emma neniam estis tro severe vundita, ke ŝi devus rezigni pri la migrado. Survoje ŝi renkontis ĉiam helpemajn homojn. Unufoje du junaj viroj portis ŝin trans rivero kaj alia fojo Emma ĝuis kompanion de grupo junulaj arbaristoj, kiuj ŝatis aŭdi rakontojn pri ŝiaj aventuroj. La lasta parto de vojaĝo estis la plej defia, ĉar la vintro jam alvenis, kaj la montaro estiĝis pli altaj kaj kruta. Fine ŝi atingis la lastan monton, la Katahdin, kies grimpado estas taksita kiel malfacila. Starante sola sur pinto ŝi kantis la unuan verson de la konata “Ameriko vi beleco”. Estis la deziro iradi sola la tutan Apalaĉian migradvojon- jes, ja tion Emma nun atingis!
Ŝi ne nur finis tiun marŝadon, poste Emma dufoje pli kompletigis la vojon. Je la lasta fojo ŝi jam estis 77-jaraĝa. Ŝajne tiu atingo ne sufiĉis por ŝi, ĉar antaŭ ŝia forpaso kun 85 jaroj, ŝi ankoraŭ iradis Long Trail en Vermonto kaj Buckeye Trail en ŝia hejmregiono Ohio.

Nu, reen al la demando, kial Emma faris ĉi tion? Iam ĝuste tio demandis al Emma iu raportisto, kaj ŝi respondis: Nu, tial, simple tiel! Ni ja ne povas enrigardi ŝian koron. Eble Emma ŝatis marŝi en belega naturo aŭ Emma bezonis tempon neinterompita por ke ŝi pripensu siajn ofte malagrablajn vivospertojn. Efektive Avino Emma Gatewood estas taŭga ekzemplo pri rimarkinda personeco.

Picture: pixabay.com/en/white-mountains-fall-tree-white-917995/

* Efektive Emma Gatewood ne estis la unua virino, kiu tramarŝis la Aplaĉian Migradvojon. En 1952 Mildred Norman Ryder, kiu poste famiĝis kiel Peace Pilgrim, kune kun Richard (Dick) Lamb faris tion. https://steemit.com/peace/@johano/peace-pilgrim-paco-pilgrimulo

Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan tagon al vi!

Sort:  

Very interesting story!!
She has a lot of strength and stamina

Indeed it is a remarkable women. The world is full of inspiring people.
Have a nice day!

Thank you very much!
Waiting for your new photos and new posts!

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63061.76
ETH 2602.70
USDT 1.00
SBD 2.75