Peace Pilgrim/ Paco Pilgrimulo

in #peace8 years ago

This is an article in the international language Esperanto about Peace Pilgrim, who for 28 years crossed North America on foot to spread the word... (I have already published it in 2012, however it seems to me more necessary than ever to spread her message. (picture: https://www.flickr.com/photos/mullica/7135135771)

Paco Pilgrimulo- piede kaj sen mono - pli ol 40.000 kilometroj por paco

Jen io pri la sinjorino, kiu marŝis en blua tuniko kaj sen pakaĵo sur stratoj kaj ŝoseoj tra norda ameriko. Ŝi estas usona legendo.

Paco Pilgrimulo piede transiris la Usonon sep foje kaj vizitis ĉiujn provincojn de Kanado. Post 40.000 kilometroj ŝi ĉesis kalkuli kilometrojn, sed sekvis plue sian internan vokon, nome marŝi por paco.

Mildred Norman naskiĝis 1908 sur farmo en Novo Jersio kiel la unua de tri infanoj. La gepatroj apartenis al pli malriĉa, sed ŝatata germana enmigrinto-komunumo.

En la trideka jaro ŝi edziniĝis kiel lerta kaj inteligenta juna virino, sed la geeedzeco ne estis sukcesa kaj 1939 sekvis la divorco.

Jam antaŭ – ŝi ekkonis, ke la penado nur por materiaj valoroj kaj por familio por ŝi ne estas sufiĉa. Ŝi serĉis respondojn por la urĝaj demandoj de la nuntempo; ŝi engaĝiĝis en paco-organizoj kaj laboris kun mensaj malsanuloj.

1952 ŝi estis la unua virino, kiu marŝis la tutan 3510 km longan Apalaĉo- migradvojon dum unu sezono. En la naturo ŝi trovis okazon por kontemplato kaj preĝo.

Post dekkvin jarojn da preparado ŝi komencis sian pilgrimadon, kiun ŝi daŭrigis dum 28 jaroj.

Paco iris sian propran vojon; ŝi malapartenis al ia organizo aŭ eklezio, kaj ŝi ne demandis por manĝo aŭ restadejo, kiam ŝi estis survoje.

Estis tempo de la Koreo- kaj Vjetnamio-milito, tempo de Malvarma Milito. Nur pacifista rezolucio en atoma epoko povus esti laŭ Paco. Pri tio ŝi parolis en universitatoj, preĝejoj aŭ naciaj kaj internaciaj radiostacioj, sed ankaŭ ĉie, kie homoj haltigis ŝin por paroli. Laŭ Paco la interna paco de ĉiu unusola homo estas antaŭkondiĉo por monda paco.

En 1981, sur la vojo al prelego ŝi mortis iom ironie en auto-akcidento en Knoxo, Indiano.

Ekde ŝia morto "Amikoj de Paco Pilgrimulo" klopodis por disvastigo de ŝia mesaĝo. Ili vendis libron en 40 lingvojn en 400.000 ekzemplaroj kun tekstoj de aŭ pri Paco.

Je la semajnfino 17/18 oktobro ĉi-jare okazas publika renkontiĝo/ celebrado de la amikoj en Egg Harbor City, New Jersey 


Poemo de Paco

Via estonteco

En ĉi tiu mondo al vi estas donata, kiel vi donas

Kaj vi estas pardonata, kiel vi pardonas-

Dum vi iras vian vojon

Tra ĉiu bela tago

Vivante vian estontecon vi kreas

Sort:  

Thanks for the link... No, I did not know about Peace Pilgrim. But now I know.. :)

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.13
JST 0.029
BTC 58006.10
ETH 3098.72
USDT 1.00
SBD 2.43