Violeta Parra la granda voĉo de Sudameriko

in #violetaparra7 years ago (edited)

 

Antaŭ 100 jaroj, la 4-an oktobro naskiĝis la ĉilia kantistino Violeta Parra.

Ho, tiu ĉi forta, varma kaj viviga voĉo, kiun mi ne povas tiom rapide forgesi!
Violeta Parra devenis el tre muzikema familio kaj jam en sia frua infanaĝo ŝi ludis gitaron. 12 jaraĝe ŝi komponis sian unuan kanton.
Nuntempe ŝi estas konsiderata de multaj kiel folkloristo plej grava de Ĉilio kaj fondintino de la nova popola muziko ĉilia. En sia batalo kontraŭ la stereotipa fremda muziko Violeta Parra serĉis tradiciajn kantojn, kolektis kaj revivigis ilin en sia propra maniero. Ankaŭ multaj pli junaj muzikistoj, ekzemple Victor Jara estis influitaj de ŝi.
Interese, ke Violeta Parra nur konatiĝis en sia lando, kiam oni ekspoziciis ŝiajn verkojn de vidaj artoj (pentraĵoj, skulpturoj ktp) en la pariza Louvre. Jes, ja ŝi ankaŭ estis artisto vida, kiu multe eksperimentis, teksis aŭ brodis, laboris kun papermaŝaĵo kaj aliaj nekutimaj materialoj.
Por mi mem ŝia ĉiliaj kantoj, akompanitaj per la gitaro, ĉarango aŭ harpo estas miaj plej ŝatataj verkoj. Mi sentiĝas invitata al dancado; la suno brilas rekte en mia koro, malgrave, ke mi ne komprenas la hispanan. Kvankam ni ĉi-jare festas ŝian centan datrevenon, ŝia bela muziko staras freŝa, sentempa.
 

Unu el la plej konataj kaj belaj kontoj estas Gracias a la vida (Dankon al la vivo). Paradokse ŝi memmortigis sin unu jaron post la apero de tiu korvarmiga kanto 1967.
 

En la interreto mi trovis la tekston de ĝi, sed ne la tradukiston (rigardu sube)  (www.antiwarsongs.org/confronta.php?lang=en&versions=1&ver=986&id=168&ver2=1595) . La bildo de Violeta Parra estas de la Interreto, libera havebla. La dua bildo de mi mem. Estas la floroj por ŝi. Vivu Violeta !


                          


        
         DANKON AL LA VIVO

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la du okuloj, kies vidkapablo
helpas min distingi nigron de la blanko
kaj la stelojn brilajn en la ĉielalto
kaj l'amaton mian en la homamaso.

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la du oreloj, kies aŭdovasto
kaptas tagon, nokton, grilojn kaj birdkantojn,
batojn kaj turbinojn, bojojn kaj pluvfalojn
kaj la voĉon mildan de la koramato.

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la voĉdonaco kaj la literaro,
kiuj donis vortojn al la pensimago,
panjo, amiko, frato kaj la luma pado,
kiun laŭiras lante la amata paŝo.

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la longaj vojoj kaj la piedlaco.
Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj,
bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj
kaj al via domo, korto kaj loĝstrato.

Dankon al vi vivo, la riĉaĵdo pro la kor'
sentema al la agoj.
Tremas ĝi vidante homajn cerbumaĵojn,
tremas ĝi vidante la malbonovaston,
tremas ĝi vidante vian okulklaron.

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto,
pro la rid' kaj ploro, kiuj pro la kvanto
distingigas ĝojon de malĝojoplanto,
tiujn du enhavojn de ĉiu mia kanto
kaj de via kanto, tutegala kanto,
kaj de ĉies kanto, tiu sama kanto.
 

  Bonvolu voti, sekvi min aŭ eĉ re-steem. Bonan tagon !
 

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.13
JST 0.027
BTC 58306.22
ETH 2596.07
USDT 1.00
SBD 2.39