Spring has arrived/ Printempo alvenis

in #spring6 years ago (edited)

Printempo en suda Germanio alvenis ĉi-jare tro rapide kaj semajnojn tro frue. Sed ĝia apero ege plaĉas al ni, kaj preskaŭ ne imageblas, ke antaŭ nelonge neĝo ankoraŭ kovris la pejzaĝon. Nun dolĉa odoro disvastiĝas en la aero. Abeloj kaj burdoj zumadas ĉirkaŭen. La arbaro montras sin en diversaj verdaj farbnuancoj, miksitaj per blankaj floraĵoj de sovaĝa ĉeriza arbo. Ankaŭ la kultivitaj fruktarboj jam abunde floras. Kia mirindaĵo!


Kie la ĉielo renkontas la florojn. Tiuj apartaj nuboj kutime nomiĝas plum-nuboj. Kaj ili signifas baldaŭan ŝanĝiĝon de vetero.


Pasintan jaron la vintro revenis dum mallonga printempa vizito. Sufiĉis unu frosta nokto por ke la tuta fruktarba floraro estis detruita! En la regiono preskaŭ neniuj pomoj, prunoj kaj piroj... !


Ni esperu, ke la abeloj nun deligente laboras kaj venontan aŭtunon abundos ĉiuj ajn fruktoj.

        Dankon pro via vizito kaj bonan tagon al vi!
Sort:  

Vivu la printempo.
Stacidomo, kiu prezentas al ni la plej belajn, kiuj havas, en la kazo, la florojn kaj iliajn belajn kolorojn, kiuj kun siaj parfumoj, oftecoj kaj molaj aŭ fortaj tonoj emocias emociojn kaj ĝojojn ... vivon ... multan vivon 😉

Kompreneble vi pravas! Ĉiun bonan al vi!

Dankon ankaŭ. :)

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63743.08
ETH 2657.15
USDT 1.00
SBD 2.87