You are viewing a single comment's thread from:

RE: El Oro de Moscú de Bill Vidal — Mi reseña

in #spanish6 years ago

Uzante google translate-on, mi komprenis la enhavon de via kontribuo. Ŝajne temas pri ege ekcita rakonto. Mono, ciam mono, kiu okupas la homojn... Mi tute ne konis tiun apartan pecon de la hispana historio.
Parenteze, ĉu vi jam uzas Pedron por ĉiutaga aĉetado? Mi komprenis, ke ekde la 20a de aŭgusto vi povas interŝanĝi ĝin kontraŭ 60 dolaron. Eble vi emas verki pri tiu afero?

Sort:  

Tiu romano estas interesa. Mi kredas ke estas traduko al la germana. Gxi estis verkita en la angla.

Mi demandis al mi pri la “petro”. Gxi ne ekzistas, gxi estas fantazio de la registaro kaj ilo de gxia propagando. Gxi ne estas ciferamonero, oni povas diri ke gxi funkcias nur kiel unuo de librotenado. Gxi ne solvas neniajn problemojn de la venezuela ekonomiko.
Mi aldonas al via rimarko ke la venezuelanoj ne povas acxeti dolarojn, euxrojn, nek neniajn eksterlandajn valutojn.

Mi rigardis al Amazon. Efektive ekzistas germana eldono de libro: Codename Azteke.
Koncerne via respondo mi nur bedaŭras vin kaj viajn landanojn. Do devas ekzisti granda nigra merkato, ĉu ne? Post la oficiala ŝanĝo de via mono vi ne plu bezonas alporti sakon plene de mona papero por aĉeti panon. Kuraĝon amiko, kuraĝon!

La registaro eldonis novajn paper-monojn, sed ili estas preskaux nehaveblaj. Oni nur povas retiri el la bankkontoj la ekivalente kvanton 0.2USD tage, en biletoj. Do por pagi oni devas uzi elektronikajn sistemojn sed multfoje ili ne funkcias. Cxar la substrukturo de la telekomunikiloj estas en malbona sxtato. Sed por multaj servicioj oni devas pagi uzante biletojn, sed ili ne estas haveblaj. Vi povas imagi ke la situation estas vere hxaosa.

La kutima vivo cxi tie estas malfacilega. Dankon pro viaj vortoj.

Malĝoja vivo. Mi subtenos vin ĉiam per centan voton.

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.13
JST 0.027
BTC 59796.03
ETH 2732.76
USDT 1.00
SBD 2.52