Twitter malpermesis ajnan politikan reklamadon
La kompanio klarigis la malpermeson de politika reklamado dirante, ke tiaj mesaĝoj devas esti merititaj, ne aĉetitaj.
Lastatempe Twitter-rivalo Facebook rifuzis malpermesi politikan reklamadon.
Posedantoj de sociaj retoj estas sub la skrutinio de la amaskomunikilaro kaj la publiko antaŭ la venonta usona prezidanta elekto en 2020. La malpermeso de politika reklamado en Twitter ekvalidos la 22an de novembro. La 15-an de novembro la kompanio publikigos detalan deklaron pri tio.
Laŭ estro de la kompanio, politikaj mesaĝoj en la interreto reprezentas tute novan defion al publika diskuto. En respondo al kritiko, ke la malpermeso de politika reklamado povus ludi en la manojn de tiuj, kiuj jam regas potencon, administrado emfazis, ke multaj sociaj movadoj povas atingi enormajn proporciojn sen politika reklamado.
+++++ Dankon al Esperanto-entuziasmuloj!
you have awarded an author with VIZ tokens
more detailes
here