Rozbero- aŭtuna festo

in #rozbero8 years ago (edited)


<>

Aŭtuno, ho kiel mi amas tiun sezonon de la jaro! Eĉ se mi iom malĝoje notas, ke la varmaj someraj tagoj rimarkinde plimallongiĝas kaj la fruaj matenoj estas jam malvarmetaj. Sed por kolektumulo de sovaĝaj fruktoj kiel mi, granda tempo komenciĝas.

Jam sole la kolektado de fruktoj! Tiu agado je la freŝa aero donas tiom da sufiĉan plezuron, dum la manoj estas vigle okupitaj en memfiksita rapideco, kaj la sensoj ege atentas la aŭtunan ĉirkaŭon. 

Tro multdiversaj fruktoj ekzistas en la pejzaĝo, sed hodiaŭ mia atento koncernas la rozberon, tiun fortan kaj belegan frukton. Ĉiujare mi kolektas tiujn berojn, kaj ofte homoj demandas min, kion mi faras kun ili. Ŝajne la homoj konas la rozberon nur kiel antaŭpreparitan teon, aĉetebla en la butiko. La plej multaj beroj brilas ĉi tie malplukitaj de la arbustoj. Sed la bero pro sia enhavo estas ŝatata de pratempo kaj plaĉe uzata en kuracteo, fruktovino, siropo aŭ marmelaĵo. En Svedio dolĉa berosupo ege bongustas.

Ĉefe pro sia vitamino C, sed ankaŭ A, B1 kaj B2 ĝi tiom validas. Dum la dua mondmilito, lernantoj en Britio kolektis rozberojn por kovri C-vitamin-fonton. Tio necesis, ĉar la germana submarŝipa blokado malhelpis la importon de oranĝoj. Nur lastatempe danlandaj sciencistoj eltrovis, ke ĝi enhavas la ĥemian substancon Galaktolipido, kiu tre bone uziĝas kiel drogo kontraŭ atrozo. 

Mi mem faras ĉiutagan matenan teon el la beroj, kiujn mi ĉiam sufiĉe provizas por la tuta jaro. Post la kolekto de la ankoraŭ malmolaj beroj mi fortranĉas la malgrandan pinton kaj duonigas la berojn per tranĉilo. Tiam mi metas ilin por kelktagaj sekigado sur iu teleron. La beroj ŝrumpas kaj ilia varma ruĝo iĝas malhele bruna. Por la tea enfuzaĵo mi uzas duonplena mano de ili po 1 litero kaj kutime mi jam je la antaŭa nokto ili enigas en malvarman akvon. Je la venonta mateno la enfuzaĵo estas hele oranĝkolora. Se ĝi estas malvarma trinkata, ĉiuj fortajn sanigajn ecojn plejefektiviĝas. Sed ankaŭ nur mallonga bolita ĝi estas tre tauga kaj bongusta teo, kiu provizas sufiĉe da vitaminoj por la tuta familio. Sed ne supozu, ke ĝi aspektas malhele violkolora kiel la aĉetata teo, ĉar tiu estas kolorita per la floroj de malvo.

Pri la aliaj eblaj uzadoj de tiu bela frukto vi estu invitita mem elprovi...


Sort:  

Bonege. Eble mi morgau jam iras kolekti rozberojn :-)

Bona ideo. Mi esperas, ke vi trovas sufiĉe multajn. Se vi ankoraŭ trovas aliajn sovaĝfruktojn kiel pruneloj, sambuko- aŭ rubusberojn kaj aldonas pomojn, kial ne elprovi ĵeleon. Abundas ja receptoj pri tio en la reto.
Bonan aventuron !

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.12
JST 0.026
BTC 56905.21
ETH 2508.41
USDT 1.00
SBD 2.36