Polyglot at Four/ Poligloto je kvara

in #polyglot6 years ago (edited)

If you one of those guys struggling with a new language maybe you don't look at Bella who ist fluent in 7 languages, spoken and written. And she is not special, her mom confirmed (Eo)

Foto eltranĉita de yutuba filmeto (www.youtube.com/watch?v=2AYbNvArCnc)

Se vi estas iu, kiu malfacile eklernas novan lingvon, eble vi ne rigardu al Bela, kiu parolas kaj skribas en 7 lingvoj. Kaj ŝi ne estas speciala, ŝia panjo konfirmas.


Homoj ŝatas superlativojn. Tio plej bone montriĝas en la ĉiujara apero de Guinness-libro de rekordoj. Oni ja ne devas aprezi ĉiujn atingojn de ĝi, tamen la tuta afero montras, ke homoj ĉiam volas provi, ke ŝajne neatingeblaj aferoj estas efektive atingeblaj. Estas ja tre homa trajto.

Kiel esperantisto kompreneble min interesas, kiel lingvoj funkcias, kielmaniere homoj lernas ilin kaj ĉu ni ĉiuj niaj lingvaj kapabloj vere eluzas. Kutime plenkreskuloj nur malfacile eklernas novan lingvon kompare al infanoj, kiuj ŝajne ludante kaj facile faras tion.


Lasu nin rigardi al lingva rekordo elstarinta de rusia knabino, kiuj jam kvaraĝa kapablis flue legi kaj konversacie paroli en sep diversaj lingvoj. Inter ili troviĝas la ĉina kaj la araba.
Bella Devjatkina el Moskvo estas iom malkutima infano, kvankam ŝi agas kiel ĉiuj infanoj samaĝaj; ŝi ludas kun pupoj, kantas, dancas kaj volas esti princino, kiam ŝi estas plenkreskulo. Sed Bella parolas krom sia gepatra rusa ankaŭ la germanan, la francan, la ĉinan, la hispanan kaj la araban. Tio ja estas malkutime kaj ne okazis sen kialo. La patrino, kiu estas lingvoinstruisto unue volis, ke la infaneto elkreskas per du lingvoj, la rusa kaj la angla. Ŝi do parolis al la bebo nur en tiuj lingvoj, sed neniam samtempe. Ĉiutage la alia lingvo! Interese estas la aldona metodo, kiun la patrino uzis por atingi plej bonajn rezultojn. Ŝi uzis kartetojn kun nomo signifanta la koncernan vorton. La infano komprenis la vorton, samtempe aŭdante kaj rigardante ĝin. Kiam ŝi estis unu jaro, Bella konis 60 kartetojn. Kiam la gepatroj vidis la progreson de sia filino, ili decidis aldone komenci la instruon de la franca. Tiam Bella estis 10 monatoj. Kiam ŝi estis du jaroj, Bella komencis paroli mallongajn frazojn, sed jam povis flue legi en tri lingvoj. Trijaraĝe ekscite ŝi komencis lerni la hispanan. Nu, ne temas pri kutima lerneja instruado. La gepatroj trovis efektivajn fremdlingvanojn, kaj la instruado konsistis el ludado per ludiloj aŭ farado de iu bongusta en la kuirejo. Kutime la instruado okazas dum mateno, dufoje 1,5 horojn.


Ĉu temas pri tielnomata mirakla infano? La patrino emfazas, ke ne. Ŝia filino elmontras infanajn kapablojn, kiuj kuŝas en ĉiu infano. Ne temas pri perforta agado de tro ambiciaj gepatroj, kvankam eble ankaŭ iom da vanto kaj fiero estas en ĝi.

Mi mem memoras mian knabeton sidante en la infanpuŝilo, kiam li laŭtlegis la nomojn de strataj ŝildoj. Unue la leterojn, poste la tutan vorton. Kiu patro ne emocias pri tia fakto! Alia demando estas, ĉu ĉiuj infanoj devas lerni tiom multajn lingvojn? Certe ne. Sed la ideo plaĉas al mi, ke senprobleme kaj ludante ĉiu infano povas akiri almenaŭ unu plian lingvon jam antaŭ ol lerneja aĝo. Tielmaniere ĉiuj homoj povus paroli ekde infana aĝo sian gepatran kaj aldone komunan mondan lingvon.

Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan tagon al vi!


Sort:  

Excellent story.
In fact, children learn much better languages than adults and it has been proven with just your post.
I know a 4-year-old who counts to 100, knows the time and knows the colors all in English and at the level of mathematics he joins the numbers you tell him and makes them the sum. Kids are even incredible at the level of learning and understanding.

Thanks for posting :)

So true! Thanks for your comment. With the case of Bella I learnt also something new. Before I always thought that teaching different languages by the same person is no good idea, but in this case obviously it worked fine.

You're welcome. 😊
It's a subject I like a lot. Children have great potential for learning. in some of them is asleep, it is necessary to learn to awaken it.

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63466.84
ETH 2636.54
USDT 1.00
SBD 2.76