Venu kun mi en la pejzaĝon

in #photography6 years ago (edited)

En granda urbo ni kelkfoje perdas le senton, ke ni ĉiuj estas parto de la naturo. Nia ĉirkaŭo estas artefarita, nia okupo ofte estas prilaborita kaj tre teknika, niaj kontaktoj sekvas apartajn normojn ktp. Nur kiam ni trovas tempon por iradi en la freŝa pejzaĝo, ni denove vidas la plej grandan bildon. Mi ŝatas marŝi matene en la bela svabia montaro. Ĉiam vi povas malkovri ion. Ĉu la bestoj sub la arboj ne memorigas nin pri romantikaj pentraĵoj? Tiuj ŝajne pacemaj bestoj estas plejparte uzitaj pro flegado de aparta pejzaĝo, nome ke ili maĝadas ekkreskantajn arbetojn. Oni celas al kultivado kaj protekto de herbejoj en kiuj ekzistas apartaj maloftaj floroj kaj herboj. Antaŭ cent jaroj Alb-herbejoj estis kutimaj kaj tipaj vidaĵo sur la svabia montaro, sed nuntempe ili preskaŭ ne plu estas uzitaj. Do bienistoj ricevas premiojn por ke ili denove zorgas pri tiuj herbejoj.


Plaĉas al mi ankaŭ ĉiam la matena sunlumo, kiel ĝi kisas la ankoraŭ malsekajn herbojn. Jen la sovaĝa Saĝulo!

Dankon pro via vizito kaj voto. Agrablan tagon al vi!

Sort:  

what wonderful goats👍
in my village I saw only white😊

Thanks for having taken the time to read my old post. Indeed these are beautiful animals.
Have a nice day!

nature and animals, what can be more beautiful?)
I wish you a sunny day)

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.034
BTC 64038.60
ETH 3148.89
USDT 1.00
SBD 3.97