You are viewing a single comment's thread from:

RE: Flor de hibiscus

in #photography6 years ago (edited)

Kutime mi ja estas amiko de nigra/blanka fotado, sed tiukaze mi ege ŝatas la buntan version de la bildo. Mi imagas jupon, turnantan de iu flamenko-dancistino ie en suda hispanio.... Ĉu vi loĝas nuntempe en Venezuelo?

Sort:  

Interese scii ke tiu foto igas vin imagi jupon de flamenko-dancistino. Tiu floro estas komuna en la ĝardenoj de Venezuelo. Jes, mi loĝas en tiu lando.
Dankon pro via komento.

Jes, nun mi denove memoras, vi ja estas venezuelano. Antaŭ kelkaj tagoj mi legis libron germanan, kie la verkisto priskribas sian junecon, kaj la situacion en la 20-30a jaroj. Ŝajne estas nun la sama financa situacio en via lando. Mi ŝatus ekscii, ĉu la lasta elekto en via lando estis libera? Eble vi emas verki ion pri la nuntempa situacio en Venezuelo? Aŭ eble ne estas la plej bona loko ĉi tie? Bonan tagon!

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 60526.80
ETH 2335.69
USDT 1.00
SBD 2.53