Homaraneca Esperantismo

in #philosophy6 years ago (edited)

Mi estis pubertaĝa kiam mi unuafoje aŭdis pri Esperanto. Tiumomente mi estis en hejmo de amiko aŭskultante muzikon kaj li, plena je entuziasmo, ekparolis al mi pri ia stranga lingvo kiu estas tre malsimila al ĉiuj aliaj, kaj enportas mirindan idealon de universalismo. Tio ŝajnis al mi, nur el tia mencieto, surpriza kaj inspira montro de altega saĝo.

Zamenhofo en Bulonjo
La fondinto de Esperanto k. aliaj esperantistoj, en la 1a UK | bildofonto

Mia amiko tiam donis al mi kutiman informon kiu ĉiam ĉeestas la propagandon esperantisman: jen la lingvo plej facila, kiun oni povas lerni tre rapide, kaj per ĝi rekte paroli kun ajnaj alilandanoj sen neceso scipovi iliajn nacilingvojn (aŭ ke ili scipovu tiun nian) kaj... ĝi celas atingi pacon inter la diversaj popoloj de la Tero.

Ĉio ĉi sendube estis tre interesa por viglaj junuloj kiuj ankoraŭ ne masonis siajn destinojn; junuloj kiuj estis nature atentemaj al brilaj eblecoj de la vivo, celante kapti ecojn taŭgajn por konstrui siajn proprajn personecojn. Tiaj motivoj estas, kompreneble, subkonsciaj, sed ili puŝas forte la junajn mensojn direkte al vojoj, decidoj kaj spertoj kunformontaj nian personan estontecon.

La entuziasmo de mia amiko ĝuis mallongan vivon, kaj per retrospektiva rigardo mi klare scias la kialon: junulo, urbana aŭ kamparana, bezonas pravajn motivojn nature ligitajn al siaj aĝaj interesoj kaj vivkondiĉoj, por elekti iun vojon kaj sindediĉi al ĝi. Ŝi/li bezonas ke la proponataĵo redonu spertojn kiujn oni povus konsideri —je tiu aĝo— indaj.

Kompreneble, kultura kaj psika diverseco de homoj certe modifas iomgrade la esprimon de tiu bezono; kelkfoje en alta grado. Tio klarigas kial junuloj en certaj societoj —kie kleremo estas alte estimata— interesiĝas pli pri tiaj aferoj. Kaj tio klarigas ankaŭ kial mia entuziasmo pri la Esperanto-afero forte pluvivis kaj, post malmultaj jaroj, eĉ pliintensiĝis, konstruante miajn tutajn identecon kaj personecon.

poŝtkarto esperanto
Poŝtkarto de Pariza UK | bildofonto

En tiu ĉambreto mi aŭskultis la unuajn parolojn esperantlingvajn el mia tuta vivo. La mallonga idealisma priskribo kune kun la aŭdado je tiaj vortoj, estis la nuraj ingrediencoj kiujn bezonis mia animo por decidi —kvankam senkonscie— ke tiu realo estis konforma por mia onta ekzisteco. Mia juna memo jam posedis fortajn emojn por la altaj konsideroj de la ekzistado. Tial d-ro Esperanto envenis tre facile kaj ekprenis sidejon en mia spirito.

Mi konas multajn eo-parolantojn el la tuta mondo, kaj el iliaj rakontoj mi povas kompreni ke mia sperto de esperantistiĝo estas entute ne malofta. Male, ĝi reprezentas la esencan impreson kiun realigas la esperantisma propono en la homoj, sendepende de iliaj kulturfonoj. Tio ĉi estas mirindega konstato, almenaŭ por tiuj kiuj emas profunde pripensi la enajn signifojn de la sociaj aferoj.

Lingva Komitato 1907
Lingva Komitato de 3-a UK, Britio 1907 | bildofonto

La mondo de Esperanto plenegas de mesaĝoj koncernaj al tia pli malpli difinita idealo de homa frateco, interkompreniĝo kaj kunlaboremo. Ĝi esprimiĝas tre klare en la himno de la lingvo —ja, lingvo kun himno... tio estas sufiĉe rivela—, kaj ĝi videblas en tiu iom nebuleca pakaĵo da moralaj valoroj kiujn komune manifestas esperantistoj en siaj renkontiĝoj. Preskaŭ ne eblas ien rigardi en Esperantio sen trafi la oftajn mesaĝojn el la Zamenhofa idealo.

Tamen, malgraŭ la ĉieo de tiaj idealismaj mesaĝoj —kiuj ĉiam iras trans nura lingveco kaj celas pli transcendajn aferojn en la mondo—, ili ŝajne ne posedas sufiĉan forton por estigi komunumon kiu efektive enkarnigus la altegajn universalismajn sencojn de tiuj idealoj, modlante tute alian, sendependan —k. neniam spertitan— kulturon, demonstro de reala superiĝo disde tiuj mensaj kaj kulturaj katenoj tiom kritikitaj de la kreinto de Esperanto: dogmismo, fanatikemo, maltoleremo, ks.

Tio ne estas bagatela problemo. Ĝi manifestiĝas en la tuta movado —spite al la preterrigardo de ties anoj—, kripligas ties eblecojn kaj detenas eblan disvolviĝon de pli bonaj kondiĉoj por la esperantisma komunumo. Alifraze: ĝi estas problemo esenca kies radikoj tenegas en la bazo, la koncepta bazo de la movado.

Sed kiu estas la radiko de la obstaklo? Mi asertas ke ĝi troveblas en la historia komenco de la komunumo esperantista: je publiklanĉo de la projekto. Mallonge direble: La vera, integra projekto de la fondinto de Esperanto ja estis kultura, filozofia —tio ege klarigas la idealismecon de la movado—. Ĝi estis idealisma perspektivo pri la mondo, kaj pri la plej indaj kondutoj de la homoj en ĝi. Tiu projekto nomiĝis homaranismo... kaj la internacia lingvo estis nur ties ilo.

Zamenhofo laboreje
Zamenhofo siaoficeje | bildofonto

El tia inspiro ŝprucis tia rezistiva esperantisma idealo kiu, ankoraŭ hodiaŭ, aperadas en ĉiu esperantista rondo. Tial oftege ŝajnas ke esperantistoj parolas kvazaŭ religiuloj aŭ pasiaj aktivuloj de socia —ne nur lingvafera— movado.

Tamen tiu idealo estis kripligita je la komenco. Historie, fortaj sociaj premoj devigis la majstron ne plu puŝi siajn kulturan k. filozofian interesojn (de homaranismo) en la naskiĝantan komunumon. D-ro Zamenhofo, prioritatigante komunan volon, akceptis la limigan postulon.

Ne tro parolu pri moralaj principoj, sinjoro... nia temo estas lingvo.

Sed homaranismo estis la batanta koro de la tuta afero; el ĝi ŝprucis la ideala esenco kiu inspiris —kvankam nevideble— tiom multegajn homojn vojaĝi al la Unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro. Kaj tiam kaj hodiaŭ, ĝi estas la sento kiu mirigas homojn kaj kulturas en ili nedifinitan deziron partopreni la esperantismon.

UK 1921
13-a UK, Prago, 1921 | bildofonto

Tiel la koro de la afero estis reduktita antaŭ ol naskiĝi —pro multaj kompleksaj kialoj kiujn mi klarigos poste—, de filozofia kultura propono en ĉarman idealeton kiun oni simple nomas interna ideo. El tio elmergiĝis abundego da kontraŭdiraĵoj, ĉar multaj movadanoj nun kredas sin —pro la interna ideo— membroj de ia socia iniciato kun universalismaj kosmovidoj ege transcendaj por la homaro, sed ili tute ne permesas al si alian dinamikon ol tiu de simpla lingvemularo... naiva lingvemularo.

Kompreneble, estas nenio malbona en lingva movado kiu simple klopodas disvastigi utilan komunikilon. Tion intencas ankaŭ aliaj movadoj kaj ĉiuj meritas intereson. Sed memvideble la atingebleco de tiaj entreprenoj limiĝas al simpla homa interrilatiĝo; tio ne koncernas transcendan konstruadon je alia kulturo kiu kuracus malsanojn de la societoj.

Malgraŭ ĉio, oni ne suspektas la mirindan fortegon de tia semo nomata interna ideo. Ree kaj ree, brile eksplodas la deziro de esperantistoj rekte atenti homaranisman revon. Antaŭ ne multaj jaroj, Mark Fettes (jama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio) relanĉis proponon de Helmut Welger ke oni pensu pri Esperantismo ne kiel pri lingvo kun interna ideo, sed male: Ideo kun interna lingvo; tiel reprenante la silentan alvokon de Zamenhofo, kiu siatempe devis publike esprimi la malon.

Unika filmaĵo de la fondinto de Esperanto | filmetfonto

Persone, el Esperanto min interesas nur tiu ebleco. Tial mi estas pretiginte, dum multe da jaroj kaj per multe da memofero, kelkajn projektojn kiuj povus helpi tian disvolvadon. En nuna semajno mi relanĉos mian projekton Radio Stelo, per kiu mi ade disvastigos tiuteman esploradon.

Se ankaŭ vi sentas intereson pri ebleco de homaraneca esperantismo, sekvu min kaj restu atenta al la retspacoj de mia renovigata iniciato, Radio Stelo, por homaraneca perspektivo kun interna lingvo.

Fonbildo-RS-bandoSTMT.jpg

Jutubo RS | Bittubo RS
Tvitero RS | Fejsbuko RS


Logoo Spirajn Blanka kunfone-eta-180px.png

Afisxo-sona_sewi_frazo.png

Vi povas diskonigi miajn tekstojn en viaj sociretpaĝoj kaj retejoj; sed bonvolu sciigi mian aŭtorecon kaj ankaŭ la fonton de la teksto per ligilo al mia blogo.

~Spirajn Senpretend~

Steemit
Busy
DTube
Facebook SS
Twitter SS

XMY-adreso: MGWvbvmDDQ8dLPo5Ldix3Xk7dfQhBWxZAn

Senfinajn dankojn al la aktivuloj de la projekto Myriad, kiuj subtenas ĉi tiun agadon intelektan en esperanto kaj tokipono.

Sort:  

Bonege! Necesas post iom da tempo preni partojn de la artikolo kaj afiŝi ilin denove. Intertempe multe ŝanĝis.

Ho ne, mi ankoraŭ publikigos la iniciaton Radio Stelo.

Miaj personaj baroj iom malfruigis la aferon, sed mi certe faros tion. Espereble mi atingos iom da apogo ĉe Patreon kaŭ BitBacker, kaj ankaŭ pli da rekompencoj ĉe ĉifroblogejoj. Tiam ĉi iniciatoj iĝos pli facile subteneblaj.

Estas temo pri kiu ankaŭ mi ofte pripensis. Aparte estis la interna ideo de Esperanto, kiu allogis min, kiam mi unue aŭdis pri ĝi. Tiumomente mi vivis jam de kelkaj jaroj ekster de mia gepatra lando, pensante pri signifo de patrujo, nacioj kaj monda ŝtataneco (Mia propra lando per la falo de la germaninterna muro ja ne plu ekzistis). Iom mi sentis min kiel mondulo. Sekve mi okupiĝis pri tutmonda lingvo kaj alvenis Esperanton. Baldaŭ mi komprenis, ke ĝi estis nur ilo de pli granda socia ideo. Tion plaĉis al mi. Kiel verŝajne la plej multaj esperantistoj ankaŭ mi demandis min, kial Esperanto ankoraŭ ne grandskale sukcesis, kiel ĝia iniciatanto revis.
Vi jam priskribis, ke nia lingvo aparte allogas homojn, kiujn interesas la pli granda bildo ol la nura lingva flanko.
Sed lingvo estas universala afero, same kiel dancado aŭ muziko. Ĝi ne estas ligita al iu speciala ideologio, bonkora sinteno aŭ iu aparta filozofa ideo. Lingvoj ekzistas plejparte pro ĉiutaga komunikado, koncerne ĉiuj ajn aspektojn de la vivo. Do afero por ĉiuj homoj.
Aliflanke, mi jam ofte demandis al mi, kial la nova hebrea lingvo, pri ties ebla uzado Zamenhof dubis, sukcesis kompare al Esperanto. Ambaŭ lingvoprojektoj estis iloj por pli granda ideo, sed la revigligita hebrea celis nur al nacia lingvo, ne al universala apliko kiel Esperanto.
Mi ne havas ĝustan respondon por tio. Aŭ Zamenhof estis antaŭtempulo de sia epoko aŭ li celis tro alta.

Se vi volas emfazi la homaranecan flankon de Esperantismo, vi certe plifortigos la lingvon kaj ties komunumon, sed samtempe Esperanto iĝos afero plejparte for kleremaj homoj, kiuj celas al filozofaj kaj ekzistadaj aferoj, mi supozas.
Certe mi volas aŭskulti vian radioprogramon, kaj mi antaŭĝojas lerni novajn aferojn kaj aŭdi vian voĉon.
Fartu bone.

Dankon pro via intereso, kara amiko.

Jes, mi bone komprenas viajn konsiderojn. Antaŭ kelkaj jaroj mi komencis ĉi pripensadon, ĉu la ideo de Zamenhofo estis tro naiva, ĉu eĉ eble danĝera tial ke ĝi povus konduki al fanatismo rilate ian "internaciisman" idealon, ktp.

Tamen mi estas konvinkita ke ekzistas alia ebleco: Disvolvado natura kaj saĝa je alia speco de kulturo, kiu ne identiĝas per la kulturaj katenoj de ĉiuj societoj, sed superas ilin.

Tamen mi certas ke tia ebleco ne aperos ene de la dinamikoj de tradicia "nurlingvafera" Esperantismo. Mi jam klopodis impulsi tion, kiam mi estis estro de la Eo-Asocio en mia lando. Tio kondukis min al seniluziiĝo sed ankaŭ al profunda kompreno. Seniluziiĝo bonas.

Tradicia Esperantismo havas sian propran tutfermitan vojon, kaj ĝi estas bona sia-afere (disvolvo lingva). Sed oni esperu nenion novan el tio. Tamen oni tute rajtas proponi novan opcion, kiu ne necese estu malamika kontraŭ tradicia opcio. Ili estas nur malsamcelaj.

Do mi celas kulturi tiun semon de sanaj identecoj universalismaj, kaj poste karesi tiun etan arbedon de rondoj homaranecaj, kie homoj tute pretas provi alian manieron pensi sin en la mondo. Mi certas ke per saĝo, klareco kaj prudento, ĉio ĉi donos bonajn fruktojn.

Mi esperas, ke via klopodo ne vanas, kaj belaj fruktoj aperos!

Dankon kara. Mi certe zorgos pri ĉio kun granda sento de respondeco.

Congratulations @spirajn! You have completed the following achievement on the Steem blockchain and have been rewarded with new badge(s) :

You got more than 50 replies. Your next target is to reach 100 replies.

Click here to view your Board
If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

Support SteemitBoard's project! Vote for its witness and get one more award!

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.16
JST 0.030
BTC 65775.18
ETH 2600.82
USDT 1.00
SBD 2.68