Neonicotinoid Pesticides are Banned! / Neonicotinoidoj estas malpermesataj!

in #neonicotinoide6 years ago (edited)

Now it is official what many already knew. Pesticides harm bees. The EU has expanded a ban on three neonicotinoid pesticides, now completely barring their use outside. The vote comes after the EU's food safety watchdog found the pesticides pose a risk to bees. 



Foto: pixabay.com/en/nature-insect-bee-flower-3318931/

Marŝante ĉi-matene tra belega printempa pejzaĝo mi rigardis al ĉiuj florantaj floroj kaj fruktaj arboj kaj miaj pensoj vagadis al la sorto de abeloj, burdoj kaj ĉiuj aliaj insektoj, kiuj diligente polinigi florojn. Kiam mi revenis hejmen, mi legis novaĵon pri la hodiaŭa decido de EU pri uzado de apartaj pesticidoj.

La sekcio pri manĝaĵa sekureco de Eŭropa Unuiĝo nun oficiale konfirmis, ke pesticidoj malbonas al abeloj. Pluraj studoj montris, ke Neonicotinoidoj influas cerbojn kaj korpojn de abeloj kaj aliaj insektoj, ŝanĝante iliajn konduton kaj reduktante ilian fekundecon kaj vivdaŭron. EU deklaris malpermeson de ĝi.

Abeloj ludas gravan rolon en la terkulturaj sistemoj de la mondo - permesante al ni produkti ĉiajn ajn manĝaĵojn. Sed ili estas minacataj de vivmedio-perdo kaj pro venenigaj pesticidoj. Nu bone, ne plu de tiuj Neonicotinoidoj! Sed la grandegaj producentoj de pesticidoj jam deliveras sciencajn studaĵojn, kiuj montras, ke ankaŭ eblas uzi pesticidojn sen damaĝi insektojn. Laŭ ili esploristoj eltrovis manieron fari rimedon, ke la abeloj resiztas la danĝerajn toksinojn. Komparinte la efikojn de du jam uzitaj neonicotinoidoj, ili trovis ke abeloj tre efike metaboligas unu el ili, Tiaclopridon. Ili kredas, ke ĉi tio helpos al ili disvolvi pesticidojn, kiuj ne minacas abelajn popolojn. Ĉu vere?

Kelkaj ekologiistoj estas skeptikaj. Unu inter ili estas la konata biologisto Dave Goulson de la Universitato de Sussex en Britio. Li rigardis al nestoj de abelojn apud frambukaj kultivoj, traktita per Neonicotinoido Tiacloprid. Li rimarkis, ke ĝi malutiligis la nestojn.

Pesticidoj ne nur minacas abelojn, ankaŭ multajn malsamajn specojn de insektoj. Ekzemple, papilaj populacioj ankaŭ estas tuŝitaj. Pesticidoj ankaŭ povas efiki nian propran sanon kaj malutilas aliajn bestojn kaj la medion.

Tiu tuta afero efektive estas tre kompleksa kaj kontroversa afero. Se la farmistoj, kiuj kutime prilaboras tre grandajn kampojn- per grandegaj maŝinoj- ne plu povas uzi apartajn ege efikajn pesticidojn, tiam ili devas pli ofte meĥanike prilabori la kampojn, kio signifas pli da uzado de pezaj maŝinoj kaj pli da konsumado de brulaĵo.

Ĉu ni eble devas malpligrandigi niajn kampojn? En alia artikolo mi jam skribis pri la una lando de la mono, kiu efektive ŝanĝis sian agrikulturon al 100% ekologia metodo. La nordorienta barata federacia ŝtato Sikkim estas bona kaj taŭga ekzemplo por tio, kio tuta regiono povas atingi, kiam la registaro subtenas ekologian agadon. En 2003, la tiama ĉefministro Pawan Chamling anoncis decidon pri ekologia agrikulturo per deklaro en la leĝdona asembleo. Dum la jaroj ĉirkaŭ 75000 hektaroj de tero estis konvertitaj en organikaj farmoj. En Germanio estas nuntempe 10%. de la kamparo ekologie traktata.

Dankon pro via atento kaj voto. Bonan Tagon!

Sort:  

Awsomme work.
A very important post. Good news, since bees play an extremely important role since they are the ones that pollination. :)

Thanks for your comment Nelia. Have a beautiful day!

Beautiful little creations jo :)

So glad!! The bees will be very happy that they will not be wiped out so fast any more!

Cheers.

Yes it is a kind of victory, however the whole idea of industrialised agriculture needs to be redone. The soil and plants are organic material and everything in nature is interconnected. We can't focus only on one thing.

I agree! This is a big task to make people aware of what we have done to the earth!
Hope that more people will wake up to the reality and start to do something to make the situation better.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 63064.93
ETH 2468.39
USDT 1.00
SBD 2.55