Leather Made from Mushrooms/ Ledo farita el fungoj

in #mycoworks7 years ago (edited)


For many people becoming a full hearted vegetarian was hard as it includes to renounce the use of leather and other animal products. But now there is a real alternative to leather as we know it and it seems to be even better. MycoWorks is the sun on the vegetarian sky.

 

Foto de MycoWorks

Por multaj homoj fariĝi plenkora vegetarano estis malfacile, ĉar tio inkluzivas rezigni la uzadon de ledo kaj aliaj bestaj produktoj. Sed nuntempe ekzistas efektiva alternativo al ledo, kaj ŝajnas ĝi estas eĉ pli bona. MycoWorks estas la suno je la vegetara ĉielo!

La kutima produkado de ledo grandskale doloras nian planedon. 

Teni bestojn por manĝaĵo kaj ledo postulas grandajn kvantojn de nutraĵoj, paŝtejoj, akvo kaj fosiliaj brulaĵoj. Bestoj kaptitaj en fabrikaj bienoj produktas 130 fojojn tiom da ekskremento kiel la tuta homa populacio. Estas agnoskita, ke brutobredado estas la plej granda minaco al niaj riveroj kaj lagoj.
Kvankam kelkaj lertaj amaskomunikiloj trompe anoncas, ke ekzistas ekologia metodo por fari ledon el haŭto, ledo ankaŭ postulas amasajn kvantojn de energio kaj danĝeraj kemiaj produktoj, inkluzive de mineraj saloj, formaldehidoj, karbaraj derivaĵoj kaj diversaj oleoj, tinkturoj kaj finaĵoj, kelkaj el ili cianido-bazitaj. Tre ofte ledo estas kromie-tanita, kiu estas ege danĝera afero.
Tanaĵoj enhavas grandajn kvantojn da poluadaĵoj, kiel salo, kalko, sulfidoj kaj acidoj. La procezo de tanado stabiligas proteino-fibrojn en la haŭto, por ke ili fakte ĉesu kompostiĝi, alie la ledo jam baldaŭ disfalus de viaj piedoj. 

Aliaflanke ledo estas durebla, ege bela, kaj ĝi eĉ povas estiĝi ankoraŭ pli bela post kelkjara uzado kaj flegado. Sed aĉetado de ledo rekte kontribuas al industria farmbienado kaj buĉejado, ĉar la haŭto estas la plej ekonomia kromprodukto de la vianda industrio. 

Jen la alternativo el la lando de la plej granda viandproduktado de la mondo:

Usona bioteknologia entrepreno MycoWorks el San Francisco disvolvigas ledon el fungoj, pli ĝuste el funga micelio. Tie oni produktas fungojn per nutrado el plejparte terkulturaj forĵetaĵoj, kaj ŝanĝiĝantaj kondiĉoj kiel humideco, lumigo, interŝanĝo de gasoj kaj temperaturoj, por ke la fungoj kreskas diversmaniere, koncerne ŝtrukturon, varion kaj daŭrecon. Iliaj produktoj efektive estas kompareblaj al kutima ledoproduktoj. 

Dum bovino bezonas ĉirkaŭ du jarojn por kultivi haŭton, poste uzita kiel ledo, la kreskado de funga ledo nur daŭras du semajnojn. Koncerne la necesajn rimedojn, tiu proceso bezonas ankaŭ tre malmulta spaco, manĝaĵo, kontraŭe al tenado de brutaro. 

 

Foto libera de PIXABAY, Fungo kreskanta de bovina fekaĵo!

La materialo de MycoWorks estas forta, fleksebla kaj daŭrebla, same kiel konvencia ledo. Ĝi ankaŭ estas akvo-imuna. Kaj ĉar ĝi estas farita el naturaj fibroj, ĝi spiras kaj sentiĝas kiel ledo.

La ledo estas unike personalizebla. MycoWorks povas kreski teksturojn kaj aliajn karakterizaĵojn en la materialon. Kaj kontraste al bestoj, ĝia materialo povas esti kreskita ĝis preskaŭ ajna grandeco kaj formo. La produktada procezo konsistas el fermita cirklado, kiu uzas abundajn naturajn fibrojn por krei 100 ‰ bio- materialon. Estas senfina renovigebla teknologio. Koncerne la kostojn por tio, ĝi bezonas frakcion de la tempo kaj rimedoj por kreski la ledon kompare al procezoj por fari ledon el bestoj.

Eble tiu novaĝo faras el duonvegetarano plenvegetaranon.

Dankon pro via vizito kaj bonan tagon al vi!

Sort:  

You have received an upvote from @livesustainably. I promote and curate content that encourages and educates others in living sustainably. You can support the live sustainably cause on Steemit by upvoting, resteeming and creating content under the tag #livesustainably.

Thanks a lot and spread the word!

The power of mushrooms!! Amazing development! I like a lot of mushrooms in my food! Now if I am hungry, I could cook some of this material!!?

Cheers.

This kind of mushroom leather consist also of other organic materials, so the taste would be a bit different. Have a nice day @kaminchen.

Thank you for the information! So I shall refrain from eating everything organic in my path!
Cheers.

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63138.55
ETH 2579.36
USDT 1.00
SBD 2.80