Alma Deutscher
Mozart everyone knows, The Beatles too, but Alma Deutscher? Maybe some music lovers keen on classical music admire her. Yet Alma the thirteen years old British composer, violinist and pianist is indeed a kind of Mozart. She started playing the piano when she was two or tree years old and the violin a bit later. When she was 6, she completed her first piano sonata, and at 7 she composed a short opera called The Sweeper of Dreams. Aged 9 Alma wrote a violin concerto and with 12 she completed her first piano concerto. Then a full length opera followed. At the moment she is preparing the music for the balett of her opera Cinderela. Alma Deutscher brings back melody and beauty to the modern classical music. Her young and uncompromised mind creates music that goes straight to the heart.
Eble vi jam konas Alma Deutscher, tiun viglan kaj energian anglan muzikiston. Mi ja skribis pri ŝi antaŭ unu jaro. Estas mirinda afero vidi ŝin kreski al juna virino, daŭre plibonigi sian muzikan talenton.
Mi ŝatas aŭskulti ŝiajn komponaĵojn, sed aparte la unuan KD-on de la “malgranda” Alma kun muzikaj pecoj por piano kaj violono, klasikaj muzikaĵoj, kiujn ŝi parte verkis kvin- ses- kaj sepjara. Mi iom sorĉite aŭskultas, kvazaŭ mi malkovras la belecon de muziko la unuan fojon. Tute mankas la tipa infana ekscito, ĉie regas ja bontempa mezuro kaj ordo. Tamen ekscite ŝi ja povas paroli pri sia muziko kaj la komponado. Kaj firme, ŝi klarigos al vi, kial muziko estu bela!
En 2016 Alma finis sian plenlongan operon, kiu baziĝas sur la tradicia historio de Cinderelo, sed adaptita al la nuntempo. Evila Duonpatrino havas du maltalentajn filinojn kaj la muzikeman Cindarelon, kiu estas natura komponisto. Hazarde Cindarelo trovas ampoemon de princo kaj tuj estas instigata komponi ion trafan por li. Ĉe balo de la princo ŝi bele kantas lian verkaĵon, ne konscienca, ke li ja estas la poemverkisto. La princo siaflanke ne rimarkas, ke Cinderelo estas la kreinto de komponaĵo. Sed finfine la paro estas unuiĝinta. En la opero montriĝas kiel poemo kaj muziko nature trovas sin.
Ankaŭ rimarkinda estas la fakto, ke la opera estas verkita kaj unue surscenigita en la hebrea lingvo. Alma, kies patro estas israelano, jam koncertis kune kun la Israela Simfonia Orkestro. Ĵus Alma preparas tiun operan muzikon por uliligi ĝin kiel baleto.
Min fascinas la procezo de ŝia muzika verkado. Jen nuntempa ekzemplaro de vera kreemo. Certe, Alma estas infano kun unu kruo ankoraŭ en mirlando, sed ŝia verkaĵo estas tiel matura, kvazaŭ ŝi travivis jam tutan komponistan vivon. De ŝi ni povas lerni kiel ideoj estiĝas, nome senklopode el senstreĉa sinteno aŭ eĉ en sonĝo. Ludeme turnanta sian saltantan ŝnuron aŭ improvizanta sur piano- tiumaniere al ŝi venas ideoj por komponaĵoj.
Alma estas hejmedukita; ŝi kaj ŝia fratino multe ludas ekstere en la ĝardeno kun vido al belega pejzaĝo. En kutima lernejo ŝi ne havus sufiĉe da libera tempo por sekvi siajn inspirojn, mankus tempo por revi kaj sencele ludi. Kaj freŝa aero, ŝi emfazas.
Kompreneble Alma okupiĝas pri muziko. Tri ĝis kvin horojn ĉiutage ŝi aŭskultas ion aŭ surskribas siajn ideojn kaj prilaboras siajn komponaĵojn kaj tio nepre bezonas klopodon. Tamen ĉio estas memdeterminita afero, centpercente ĝoje perceptata.
Alma estas anĝelo kun klara brila mesaĝo en tempo malluma kaj konfuza.
Dankon pro via vizito kaj voto. La foto estas de filmeto en youtube: /www.youtube.com/watch?v=W42nAancUP4&t=72s.
Bonan tagon al vi!
This is great! I think she’s a new reincarnation of Mozart’s?!
Posted using Partiko iOS