Lingvoj, lingvoj!

in #lingvoj6 years ago (edited)

Kiam vi vivas en lando, kiu havas relative homoĝenan loĝantaron aŭ kie estas plejparte parolata la angla, tiam vi eble malemas lerni aliajn lingvojn, ĉar ĉiu ja komprenas vin. Sed lerni novan lingvon ĉiam estas granda avantaĝo, ne nur por la komunikado, sed ankaŭ por la ĝenerala plibonigo de la cerbo. Eĉ oldaj homoj povas krei novajn sinapsojn.
Kiam vi bonŝancis kreski en plurlingva ĉirkaŭo, vi certe ĝuas mensan avantaĝon.


picture: https://www.state.gov/m/a/os/

En la plej multaj landoj la nacia lingvo aŭ la ĉefaj lingvoj estas enskribita en la konstitucio (sed ne en Germanio). Ekz. en la afrika Simbabvo ekzistas 16 oficialaj lingvoj. Krom la angla ankaŭ Signolingvo por surduloj. Aldone ekzistas en la mondo neoficialaj lingvoj, kiel en Papa- Neŭguineo, nome 840!
Do, kiel infano verŝajne tie vi lernas ludante multajn lingvojn samtempe.
Ene EU nun estas uzataj 24 oficialaj lingvoj (ĉiu lando elektas unu), kiuj devas esti tradukitaj. Ĉiujare EU pagas por tio 330 milionoj da eŭro.
Nuntempe estas tutmonde parolataj 7097 lingvoj (laŭ Ethnologue.com). Sed ne ĉiuj estas skribitaj, kaj multaj certe ne longe pluvivos. La 400 endanĝeritaj lingvoj ofte estas parolataj de nur kelkaj maljunaj homoj.
Pli-malpli ĉiuj lingvoj estas same facila- apenaŭ por infanoj, kiuj ne vere eklernas ilin. Sed por plenkreskuloj lernado de nova lingvo povas esti granda peno. Pensu ekzemple pri la fina, kiu havas 17 gramatikajn kazojn, aŭ la mandarin kun tre multe da diversaj sonoj por la sama signo.

Parolante pri diversaj langoj en mondo pli kaj pli uniĝinta, mi devas ankaŭ pensi pri internacia komunikilo, kiun ĉiu homo povus uzi apud sia gepatra lingvo. Nuntempe la angla havas tiun funkcion, pli- malpli bone, sed tio ja povas rapide ŝanĝiĝi, kiam la politikaj ĵetkuboj denove estos falintaj. Eble tiam la ŝataj gvidantoj de la mondo konsentos pri universala helplingvo malfacile lernebla, fonetika kaj logika.
Ĉi tiu lingvo povus esti Emoj-lingvo. Ne, ne vere. Unue ĝi devus esti parolebla, ĉu ne?

Bonan tagon al vi kaj dankon pro via subteno!

Sort:  

Tiu lingo estas Esperanto :-) Mi pensas ke lingvoj sxangxigxas. Antauxe estis unu angla. Nun? Multaj diferencoj en Usono/Auxstralio ktp.

Kaj mi pensas ke lingvoj ne estas facilaj por cxiuj infanoj :-) Simpla lingvo sen neregularaj verboj estas pli facila por infanoj.

Ne nepre Esperanto. Pavas esti tutnova kreaĵo aŭ io, kio evoluos el Esperanto.
Lerni lingvon infane ĝenerale estas pli malfacila ol poste. Kompreneble ekzistas diferencoj inter malsamaj lingvoj.

thanks my friend

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.13
JST 0.027
BTC 59046.50
ETH 2654.73
USDT 1.00
SBD 2.50