Hebrew now National Language of Israel/ La hebrea estiĝas oficiala nacia lingvo de Israelo

in #israel6 years ago (edited)

Israel makes Hebrew the country's national language and defines the establishment of Jewish communities as being in the national interest. What would the Jewish Esperanto founder L. Zamenhof think of that today? (eo)


https://www.flickr.com/photos/befuddledsenses/15453443837

Kiam L. Zamenhof kiel juna viro pripensis la zionisman aferon kaj la lingvan situacion koncerne estontan judan socion, li ne povis imagi, ke la antikva hebrea lingvo de la Talmudo iun tagon estus la ĉefa lingvo de sia popolo aŭ eĉ de iu ŝtato. Laŭ Zamenhof la identiga problemo de judoj fine de 19-a jarcento kuŝis en la manko de propra komuna lingvo. Sed li ne laboris kiel Elezer Ben Yehuda pri la revigligo de la hebrea. Dum tri jaroj li klopodis plibonigi la plejparte surstrate parolatan judan lingvon (Yiddish). Zamenhof verkis gramatikon por ĝi kaj enkondukis la uzadon de latinaj literoj. Sed je la komenco de dudeka jarcento li juĝis ambaŭ lingvajn projektojn netaŭgaj. “La hebrea estas kadavra kaj la juda lingvo nur dialekto”. Sole neŭtrala artefarita lingvo, kiel Esperanto povus solvi la identigan demandon de judoj. Zamenhof ankaŭ ne ŝatis la zionisman ideon kaj ties naciisman koncepton. Per sia filozofireligia ideo Hellilismo li sugestis reformi la judismon kaj poste li plivastigis ĝin al Homaranismo kiel filosfa monotismo, fondita je juda etiko. Laŭ Zamenhof, ĉiuj homoj estas infanoj de Dio.

Homaranismo poste malaperis en la ondoj de la historio kaj Esperanto nur postvivis kiel universala minoritata lingvo.


picture pixabay


Pli ol cent jaroj poste, la hebrea estas efektiva nuntempa tute evoluita lingvo de ĉirkaŭ naŭ mil homoj tutmonde kaj unu oficiala lingvo de Israelo. Pli ĝuste, ekde la 19-a julio ĝi estas la ĉeflingvo de Israelo. La parlamento deklaris Israelon kiel nacian ŝtaton kaj la hebrea kiel ties nacian lingvon. Tiu leĝa decido estis farita per 62 kontraŭ 55 voĉoj kaj akompanata per laŭta protesto aparte de arabaj parlamentaristoj, kiuj rigardas la decidon kiel morton de demokratio. Proksime 17,5 % de israela loĝantaro estas araboj. Spite ke la araba lingvo ricevos apartan statuson, la araba ne plu estas oficiala lingvo de la lando. Ne menciita, ke en la nova leĝo la emfazo pri Israelo kiel hejmlando de judoj, malhelpas starigi daŭran pacon en tiu lando.

Ankaŭ aliaj lingvoj estas parolataj en Israelo. Multaj oficialaj dokumentoj ankaŭ estas haveblaj ekz. en la rusa lingvo. Proksimume unu miliono da rusaj enmigrintoj venis al Israelo en la lastaj 20 jaroj, kaj dum la plej multaj el ili lernis la hebrean kaj iliaj infanoj kreskis lernante kaj parolante hebrean, la rusa restos la unua lingvo por multaj el ili. Amara lingvo el Etiopo, ankaŭ estas tre ofte aŭdebla, ĉar multaj etiopoj enmigris al Israelo ekde la 1970-aj jaroj. Same kiel la rusaj enmigrintoj, la plej multaj el la etiopaj enmigrintoj ankaŭ prefere parolas sian gepatran lingvon.

Cŭ Zamenhof volus vivi en lando, kie judoj estiĝas unurangaj civitanoj de la ŝtato?

Sort:  

Kvankam tiu cxi artikolo plejparte temas pri lingvo, ni devas rigardi al la pli granda socia bildo. Hodiaŭ mi legis en la New York Times, en artikolo koncerne nuntempa Israelo, ke en la pasinta jaro la du ĉefaj rabenoj promotis libron, kiu subtenas DNA- testojn por konfirmi judecon. Cxu tio ne sonas iom konata? La germana fiuzita vorto "reinrassig" (purrasia) tuj enkapiĝas.

Ni memoru, ke antaŭ pli ol tri mil jaroj la juda religio enkondukis la radikalan ideon, ke ĉiuj homoj estas kreajxoj laŭ la bildo de Dio!

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 62948.49
ETH 2583.15
USDT 1.00
SBD 2.74