Protection against the evil eye /article in the international language esperanto

in #evil8 years ago

Hi Steemians today as I read the intro from @innafanz where she beautifully appears with her hijab some pictures in my mind came back from my English town. I always feel kind of irritated when I see the hardcore version of this special female garment and my tolerance is really challenged. What do you think about it ? In many European countries it is forbidden walking around in public spaces like in a desert.  However is that a solution?

 

Nia urbo ja konsistas el multfaceta loĝantaro, do ne mirigas, ke sur la stratoj oni povas vidi ĉiujn ajn vestaĵojn diversnaciajn. Kelkfoje mia toleremo estas defiita, nome kiam mi renkontas la nigrajn virinojn. Ne temas pri afrikaninoj aŭ aliaj malhelhaŭtuloj. Ĉiam kiam mi vidas virinojn havantajn nigrajn vestaĵojn, kiuj kovras la tutan korpon inkluzive la vizaĝon, mi iom sentiĝas konfuza. Estiĝas ribela sinteno en mi.

Jen kelkaj vortoj pri tiu vestaĵa fenomeno, nomata nikabo.
Jam en antaŭislama tempo la nikabo estis parto de beduina kulturo sur la araba duoninsulo. La beduinoj kovris la tutan korpon por protekti sin kontraŭ forta suna radio kaj dezerta sablo. Poste tiu praktika tradicio estiĝis parto de religia kutimo de la Islamo.
En la Korano troviĝas verso:
"Kaj diru al la kredantinoj, ke ili mallevu sian rigardon, kaj gardu sian ĉastecon, kaj ke ili ne montru siajn ĉarmojn, krom tio, kio devas  esti videbla, kaj ke ili kovru per siaj vestaĵoj la bruston."
Tiujn vortojn fundamentaj islamanoj prenis por preskribi al la virinoj siajn striktajn vestaĵordonojn dum moderataj islamanoj nur postulas  vualon sen kovri la vizaĝon.

Hodiaŭ la nikabo estas kutima plejparte en Saŭda Arabujo kaj Jemeno, sed ankaŭ en Sirio aŭ Irako. En Eŭropo oni povas vidi ĝin surtrate, kvazaŭ en multaj landoj publika diskuto estiĝis pro tiu afero kaj en kelkaj la nikabo estas malpermesita. Ekz en Belgio, Nederlando aŭ Hispanio virinoj ne rajtas surhavi ĝin en lernejoj, malsanulejoj aŭ aliaj publikaj institucioj. Ĉi tie en Britio tio valoras ekde 2011. En Francio oni agis plej rigore kontraŭ la nikabo. Tie ne estas permesita surhavi ĝin ie ajn en publika loko ekde 2010. Tiu leĝo estis konfirmita de la plej alta juĝeja instanco eŭropa en Bruselo en 2014.
En Italio jam en la 70a jaroj oni malpermesis inter aliaj tiun vestaĵon per Kontraŭ-teroro-leĝo. Kaj en Germanio ekzistas tielnomata Vermummungsverbot,  kiu malpermesas al demonstraciantoj kovri sian vizaĝon por ke ili estu identigeblaj. Jen kovri la vizaĝon estas taksata kiel krimo.
Tiaj homoj aŭ ekz bankrabistoj estus la ekvivalento al nikabuloj, pririgarda tiun aferon nur de ekstere. Tion ja faras infanoj aŭ homoj, kiuj ne interesiĝas pri aliaj tradicioj aŭ religioj.

Kiel trakti tiun aferon en sekulara Eŭropo kun ĝia ĝenerala malfermita-vizaĝo- kulturo? Eble kiel afero de rajtoj por minoritatoj?
Tamen la afero de tiuj kamuflitaj personoj celas ankaŭ al ni. La  kaŭzo de ilia timo estas realaj homoj, kaj ĉi-kaze la plejmulto de nia okcidenta socio.  


 

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.16
JST 0.029
BTC 62581.77
ETH 2546.73
USDT 1.00
SBD 2.75