Ĉu vi vere komprenas min ?

in #eu6 years ago (edited)

Nun mi komprenas, kial EU ne vere funkcias, nome pro malbona komunikado. La diverslandaj oficiuloj uzas plejparte la anglan spite, ke ekzistas ja ankoraŭ 24 aliaj oficaj lingvoj ene de EU, el kiuj la franca, kaj la germana apud la angla estas ĉefaj laborlingvoj. Tamen, eĉ se jam baldaŭ Britio ne plu apartenas al tiu organizo, la angla restas ĝia ĉefa lingvo. Do, lingvo, kiu en neniuj el la 27 membrolandoj estas la unua oficiala lingvo.

La bela kaj riĉa angla fariĝis en la teknokrta ĉirkaŭo kiel EU-ĵargono, uzata por skribi ĉiujn oficialajn paperojn, ekonomiajn planojn kaj kontraŭajn diskutojn. Tiu lingvo, ankaŭ nomita World Standard Spoken English (Monda normita parolita lingvo), baze estas faciligita komunikilo. Ĉu ĝi efektive sufiĉas por internaciaj kompleksaj aferoj koncerne politikon, ekonomion kaj kulturon?
Se Esperanto, kiel jam proponita, sajne ne taŭgas por komuna EU- lingvo, kial ne uzi la germanan? Ĝi estas tre ŝatata kaj
vaste parolita lingvo, kiu per iliaj pli ol kvin milionoj vortoj* certe donus plej altan lingvan normon.

(*Laŭ Wolfgang Klein de Scienca Akademio Berlino, la germana posedas la plej grandan eblon tutmonde, konstrui novajn vortojn baze de 350 mil vortoj de la germana vortaro.)
Sed verŝajne la politikistoj ne vere interesiĝas pri tiu afero.

Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan tagon al vi!

Sort:  

La fakto estas ke nuntempe la angla estas la komuna lingvo en la mondo, kaj cxiu-tage gxia influo pligrandigxas.
En scienco, preskaux cxiuj artikoloj estas verkita en la angla, en la scienc-kongresoj la konferencoj estas faritaj en la angla lingvo.

Mia artikolo enhavis iom malseriozan komponenton. Vere estas tiel, ke la angla estas la reĝo. Sed tio ne signifas , ke tiu situacio ne povas ŝanĝiĝi. Kion mi emfazis en mia kontribuo estis la fakto, ke tiu iom simpligita angla ofte kaŭzas komprenoproblemojn en ege kompleksa kunteksto kiel EU-administracio. Eĉ se la germana estus la ĉefa EU-lingvo, ankaŭ ĝi suferus saman sorton kiel la angla.

Jen per Esperanto al la eŭropa koro:

Certe la manko daŭras pro la malvolo de politikistoj atenti ĉi tiun aferon. Ŝajne por ili, tio eĉ ne estas ia problemo.

Kompreneble ekzistas aferoj pli gravaj en la politika nivelo: sociaj konfliktoj, ekonomiaj problemoj, riskoj militaj ktp.

Tamen atentado je ĉi afero lingva redonus profitojn pere de plibonigo de iloj politikaj inter diversaj ŝtatoj. Jes, tio estus nur diplomatia profito: pli adekvata komunikado inter ŝtatoj, sed tio certe plifaciligus la mondan politikon. Tial ĝi alte valoras.

Have a nice day!

Posted using Partiko iOS

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63209.62
ETH 2570.91
USDT 1.00
SBD 2.76