Unua listo de Esperantistoj ĉe Steemit

in #esperanto8 years ago

Ĉu vi volas ricevi novaĵojn en Esperanto, kaj kreskigi la Esperantan komunumon ĉe Steemit? Bone, ankaŭ mi! Do mi kompilis tiun etan liston. Kompreneble, Steemit estas tre nova, kaj la ĉeesto de Esperantistoj eĉ pli.

Rimarku ke ĉiuj Esperantistoj en Steemit nur estas nivelo 25 (ĉu tio estas nivelo). Ni havas preskaŭ nesignifan kvanton de Steem Power, kaj ni ne povas uzi tiun potencon por pli rapide kreskigi nian komunumon. Do nepre ne sekvu nur Esperantistojn, ni bezonas miksiĝi kun aliaj uzantoj por esperi ricevi voĉdonojn de pli influaj homoj.

Jen la listo de Esperantistoj :
@lapingvino
@vanege
@fejdus
@sunjo
@johano

Memoru konsulti vian "feed" ofte, legi la artikolojn, respondi al ili, kaj verki novajn artikolojn!

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.034
BTC 63877.55
ETH 3143.56
USDT 1.00
SBD 3.97