Ĉu Artefarita Inteligenteco okazigos la trian mondmiliton?

in #esperanto7 years ago (edited)

Elon Musk, fondinto de OpenAI, pensas ke tio estas eblo.

La 4an de Septembro 2017, Elon Musk publikigis tiun pepaĵon:

Ĉinio, Rusio, baldaŭ ĉiuj landoj fortaj je komputiko. Konkurado por AI-a supereco je nacia nivelo plej verŝajne okazigos la trian mondmiliton, laŭ mi.

Tiu pepaĵo estas respondo al artikolo de The Verge, kie Vladimir Putin, la prezidento de Rusio, diras ke, kiu estos la unua je la fako de Artefarita Inteligenteco, tiu estos la reganto de la mondo.

Kiel li, multaj homoj pensas ke tiu teknologio fortege ŝanĝos la mondon. AI povas esti pli inteligentaj ol homoj, kaj pro tio AI povas fari pli bonan laboron por malpli alta kosto. AI nun superas homojn je la ludoj de Ŝako, Go, kaj eĉ en videoludoj kiel Dota 2. AI estas ĉiutage uzataj, ekzemple kiam oni petas tradukaĵon de Google Translate aŭ de DeepL. Ju pli tempo pasas, des pli uzoj estas trovitaj kaj AI pli kaj pli invadas onian vivon.

Sed tiuj lastaj ekzemploj estas AI uzataj de firmaoj kiel Google kaj Yandex. Sed kiel taksi la AI-potencon je ŝtata nivelo? Por tio, oni povas uzi datumojn de Kaggle, tutmonde fama retejo (kaj komunumo) pri datumscienco kaj maŝinlernado.

Frekvenco de Kaggle-uzanto laŭ ŝtato, antaŭ 2 jaroj: https://www.kaggle.com/carloshuertas/kaggle-users-by-location-data-only/output/code

De tio, oni povas facile scii ke Usono havas avantaĝon. La retejo mem estas en la Angla, kaj preskaŭ ĉiuj lerniloj pri tiu fako estas en la Angla. Tamen, ni notu Ĉinion kaj Rusion je la tria kaj kvara pozicio.

Multaj militaj uzoj jam ekzistas por AI, ekzemple por helpi pilotojn regi militajn aviadilojn. Tamen, multaj novaj uzoj estas aktive esplorataj en Rusio, kiel por misiloj, aŭ por trejni soldatojn uzi armilojn.

Estas malfacile antaŭvidi tion kio okazos. AI donas grandan potencon, kaj oni nur povas esperi ke tiu potenco estos uzata en maniero kiu estas avantaĝa por la plimulto. Antaŭ monato, la instituto Future Of Life faris vokon al tutmonda malpermeso de aŭtomataj armiloj, tamen, kiel por nukleaj bomboj, la unua kiu malrespektos havos avantaĝon super la aliaj.

Sort:  

Dankon pro tiu artikolo. Ni vivas en tempo tro rapide pasinta. La homa menso ne estas preparita por tio. Aux eble ne. Kiam mi vidas miajn infanojn ludi interrete, ili sxajne ne havas problemojn kun rapideco. Cxu vi mem usas Kaggle-on? Mi scias absolute nenion pri tio.

Mi ne uzas Kaggle.

Se konkurado je nacia nivelo pligrandigas la riskon, ni eble malpli konkuradu kaj pli kunlaboru - internacie.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.14
JST 0.029
BTC 57440.82
ETH 3108.89
USDT 1.00
SBD 2.42