Sinesprimado estas pli facila por mi en Esperanto - Aŭtomata Skribado #2

in #esperanto8 years ago (edited)

Denove, mi volas libere esprimi miajn pensojn uzante Esperanton. Ĉifoje, mi volas paroli pri sinesprimado. Sinesprimado, kiel mi jam povis diri, estas malfacila afero. Por mi ĝi iĝis multe pli facila kiam mi eklernis Esperanton. En la Franca, mi ĉiam timas ke oni ne komprenu min. En Esperanto, malgraŭ la fakto ke estas multege da komencantoj, mi tamen havas la impreson ke oni komprenas min pli facile, kaj danke al tio, mi permesas al mi paroli pri aferoj pli malsimplaj kaj profundaj. Fakte la plej profundaj aferoj estas malsimple klarigeblaj, ĉar homoj ofte ne esprimas ilin. Ĉu ili ne esprimas ilin pro siaj lingvoj? Ĉu homoj ne esprimas siajn plej internajn sentojn, ĉar ili scias ke per la lingvo kiun ili uzas, tio estus malfacila? Ĉu homoj jam konscias ke ekzemple en la Franca, oni devas lerni multege da esprimoj, aŭ fari longegajn frazojn por simple diri ion unuvortan en Esperanto? Mi havas la impreson ke homoj konscias tion, sed ili kutimiĝis al tio. Por ili, estas normale limigi sian esprimvolon, ĉar subkonscie ili lernis ke tio ne facile fareblas per siaj naciaj lingvoj. En la Franca, estas la frazo "Je ne trouve pas mes mots", tio signifas "Mi ne trovas miajn vortojn". Kaj klare tio estas problemo, almenaŭ por mi per la Franca lingvo. Mi simple ne povis, mi ofte havis la impreson ke mia lingvo estas prizono, kaj kiam mi estis infano, kolero estis ofta metodo por diri al homoj ke mi volas diri ion kion mi ne povas diri. Kolero estis metodo al mi por altiri atenton, kiam mi ne povis fari tion per vortoj. Tio estis stulta metodo, sed mi kredis ke per atento, eble mi povus reprovi komuniki. Tio ĉiam estis vana. Mi ne scias ĉu tiu problemo estas aparte granda por mi ol por aliaj homoj, eble ĝi samas por ĉiuj. Mi zorgas multe pri detaloj, kaj zorge elektas miajn vortojn. En la Franca, oni povas diri la saman aferon per multaj metodoj, kaj kelkaj ofte ne taŭgas laŭ la naturo de la leganto. Tiu zorgo pri detaloj estas samtempe avantaĝo kaj malavantaĝo. Avantaĝo ĉar daŭra atento helpis min pliboniĝi je la skribado de bonkvalita teksto. Malvantaĝo ĉar daŭra atento malhelpis min skribi rapide kion mi pensas, kaj la informoj kiuj iras tuj al miaj cerboj estas kaŝitaj kaj forlasitaj malantaŭ longe pripensitaj frazoj, kiuj tamen ne povas esprimi ĉion kion mi spertis. Mi tro alte taksis kvaliton. Kvanto multege gravas, kaj mi ne plu volas ignori tion. Per Esperanto, mi simple volas uzi pli simplajn vortojn, kaj kompensi per la skribado de aldonaj frazoj. Mi supozas ke tio ankoraŭ eblas en la Franca, sed mi havas la impreson ke por esprimi la saman kvanton de informoj, oni bezonas malpli da vortoj en Esperanto. Ankaŭ, mi ŝategas la eblon ke homoj povas kompreni min. Esperanto estas pli klara lingvo, kaj almenaŭ en Esperanto mi havas la impreson ke mi uzas lingvon. Per la Franca, mi havas la impreson ke la Franca uzas min, pro la vortoj kiuj povas signifi multajn aferojn kaj pro la kelkfoje neklara gramatiko. Mi ankaŭ ŝatas la fakton ke la legantoj de miaj mesaĝoj en Esperanto povas veni de plej diversaj kulturoj, ĉar tio plialtigas la ŝancon ke iu komprenos min. Mi vere havas la impreson ke mi skribas pli flue en Esperanto, do se mi parolas honeste, mi verŝajne preferos fari tion en Esperanto. Tio estas malfacile klarigebla al la homoj ĉirkaŭ mi kiuj ne estas en Esperantujo.

Sort:  

Bonege skribite.

Mi devas konfesi al vi: se vi antaŭe legis miajn artikolojn kaj ŝatis ilin... mi ĉiam nur sukcesas tion skribante unufoje, sen vere korekti multe. Mi rekte transdonas miajn pensojn al la skriba formo, kiel mi ankaŭ faras en la babilaj interparoloj. Eble pro tio foje vi rimarkas aferojn kiuj por vi aŭ ĝenerale ne kutimas en Esperanto, kaj eble pro tio mi kutime bone sukcesas esprimi aferojn. Mi pensas ke la aŭtomata skribado bonege helpas vin por liberigi la menson, faru tiel plu!

Plaĉis al mi legi viajn pensojn. Eble vi priskribas la unikan kvaliton de Esperanto, nome, ke ĝi ege taŭgas esprimi tre klare kaj esence diversajn aferojn en internacia interkomunikado, ĉu ne? Estas efektiva pontolingvo !
Mi ĉiam pli ŝatas originalajn Esperanto- verkojn ol tradukitajn. Tiaj ofte ŝajnas pezaj kaj komplikaj, precipe, kiam la tradukanto sekvas tre ĝuste la originalon en la nacia lingvo.

Alian penson mi havas koncerne vian senton, ke estas por vi ofte pli agrabla esprimi vin en Esperanto ol en la franca. Mi legis ie en scienca papero, ke esti devigita esprimi sin en fremdaj lingvoj rezultas en pli bona kaj ĝusta pensado. Kialo por tio estas interalie, ke ne ĝenadas emocioj kiel en la gepatra lingvo. Mi mem povas konfirmi tion. Kvazaŭ la pensoj estas pli objektiva pro la malproksimo. Mi ankaŭ pensas , ke la subkonscio estas iom blokita en fremda lingvouzado.

Mi volonte ekscius, ĉu vi ankaŭ kapablas same facile esprimi vin buŝe en Esperanto.

Coin Marketplace

STEEM 0.25
TRX 0.11
JST 0.032
BTC 62062.59
ETH 3002.04
USDT 1.00
SBD 3.77