You are viewing a single comment's thread from:

RE: /f/esperanto - Esperanto-forumo en ChainBB!

in #esperanto7 years ago

Mi volas vidi kiel la aferoj okazos. Laŭ mi, ĝi jam aspektas pli bone kaj praktike ol la forumaĉoj de Lernu. Tamen, mi ankoraŭ havas kelkajn dubojn:

  • La stabileco de chainBB: dum kiom da tempo oni povas esti certa ke ĝi estos alirebla?
  • La trovebleco de chainBB: ĉu oni povas facile trovi ĝian Esperantan enhavon per Google?
  • La komunumo de chainBB: ĉu la aliaj komunumoj ne havos malbonan influon sur la Esperantan?
Sort:  

chainbb estas simple alia interfaco al la Steem-blokĉeno, do tutcerte ĉiu enhavo restos alirebla. la trovebleco per Google ktp dependas de diversaj elementoj, sed Steemit mem jam estas bone trovebla, do almenaŭ tiel troveblos. Mi ne pensas ke vi bezonos zorgi pri la aliaj komunumoj, mi pensas ke pli verŝajne inverse.

Mmm jes prave, la stabileco estas malvera problemo, ĉar ĉiu enhavo ĉiam restas en la blokĉeno. Se iu interfaco ne bone videbligas la Esperantajn enhavojn, oni povos fari alian, kiuj pli precize taŭgas al niaj bezonoj.

Nu, danke al chainBB mi intencas uzi tiun blokĉenon iom pli. Unue ĉar la ideo enspezi monon per Esperanto tre allogas min, sed ankaŭ ĉar mi ne ŝatas ke aliaj homoj povas posedi la Esperantajn enhavojn, kiujn aliaj homoj kreas. Eble uzante ĝin, tio kuraĝigos la tradiciajn sociajn retojn "redoni la monon" al tiuj, kiuj riĉigas ilin per privataj informoj, por ne perdi uzantojn.

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 57850.91
ETH 2358.42
USDT 1.00
SBD 2.43