Povi konduki aŭton estas malfacile, sed Ornikar helpas min

in #esperanto7 years ago

En Francujo, oni bezonas du aferojn por rajti aŭti:

  • Code de la route : konduklicenco ; oni devas trapasi teorian ekzamenon
  • Permis de conduire : kondukpermesilo ; oni devas konduki kun instruisto dum pli ol 30 horoj

Mi estas 23-jaraĝa, kaj mi ankoraŭ ne havas iun de ili. Mi ŝatus ne bezoni aŭti, sed mi loĝas nun en tre eta urbo, kaj ne povi aŭti igas min maltrafi multajn oportunojn, kaj perdigas min multe da tempo.

Ankaŭ estas tre malfacile kaj multekoste. Oni tradicie devis enskribiĝi en "aŭtolernejo" kaj respekti ties devigojn. Ni notu ke aŭtolernejoj ne troviĝas ĉie, kaj mi ne povas uzi aŭton por iri tien. Mi ne povis enskribiĝi en aŭtolernejo, ĉar mi estis ege okupata en miaj altlernejaj studoj, kaj ofte devis translokiĝi (depende de kie troviĝas la lernejo por la sekva jaro). Ankaŭ, ili tro tro multekostas kompare al tio, kion ili faras, do interne mi iom rifuzis partopreni al tiu ŝtelado.

Bonŝance, okazis en la lastaj jaroj du aferoj, kiuj multe simpligas la aferojn:

  1. La apero de tre bonaj retejoj, kiel Ornikar, kiuj preparas tre efike al la ekzameno de konduklicenco. (Kaj ankaŭ helpas trovi instruiston, kun kiu konduki por la kondukpermesilo).
  2. La eblo trapasi la ekzamenon en multe pli da lokoj ol antaŭe. Antaŭe, malmulte da lokoj povis pasigi tiun ekzamenon, kaj la procezo estis tre malsimpla. Pro tio, homoj uzis la aŭtolernejojn, kiuj okupiĝis pri trovi lokon post pluraj monatoj. Danke al nova leĝo, eblas trapasi la ekzamenon de pli da lokoj, kaj pli rapide.

Ornikar kostis al mi nur 30€. Per aŭtolernejo, tio povas esti dekoble pli kosta. Ornikar sendis al mi tre bonan manlibreton pri la reguloj de aŭtado. Mi nun povas trankvile prepariĝi por la ekzameno, kaj mi povas kontroli ĉu mi bone lernis per ekzercoj en la retejo de Ornikar. La simpleco de tiu nova sistemo vere kuraĝigis min.

Mi devas diri, ke tio estas malfacila por mi. Dum du/tri monatoj, mi legis la manlibreton ĉiutage dum 30 minutoj. Tamen, ĝi ŝajne ne sufiĉas por respondi ĝuste al ĉiuj demandoj de la retejo de Ornikar. Por havi konduklicencon en Francujo, oni devas erari maksimume al 5 demandoj el 40 demandoj. En la demandaroj de Ornikar, mi kutime havas ĉirkaŭ 16 erarojn. :/

Sed mi pensas ke iom post iom mi pliboniĝas, eĉ se mi ankoraŭ ne vidas la rezultojn de mia laborado. Mi sentas ke nun mi aktive laboras por plibonigi miajn vivkondiĉojn, ĉar se mi povas aŭti, mi povus plifacile trovi laboron kaj esti pli ofte kun miaj Esperantistaj amikoj.

Sort:  

(konsilo pri la etikedoj: uzu etikedojn pri kiuj verŝajne homoj rigardos - la etikedoj efektive decidas la videblecon)

Mi pensas ke ege helpos eltrovi kiel funkcias la aferoj en Steemit por pli bone kompreni la aŭtajn regulojn, ne pro la regula aspekto, sed pro la socia aspekto. Mi pensas ke fakte aŭtado estas grandparte socia afero, precipe ĉar oni devas socie interagi sen vortoj... kaj tial la aplikado de reguloj estas multe pli komplika ol simple scii regulojn por homoj kiel ni...

Vanege, vi dum 9 tagoj ne verkis Steemit-e D: bonvole faru, la komunumo bezonas vin.

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.034
BTC 64231.88
ETH 3128.59
USDT 1.00
SBD 3.95