Multaj ludoj faritaj rapide - Games Done Quick

in #esperanto7 years ago

Rapida ludado de Chrono Trigger nun okazas en Twitch

Dum tiu tuta semajno (de la lasta dimanĉo al la venonta dimanĉo) okazas "Summer Games Done Quick". Ĝi_ _estas la somera parto "Games Done Quick" kiu okazas ĉiujare (la vintra parto nomiĝas "Awesome Games Done Quick"). Ĝi estas rekta elsendo per Twitch, en kiu multaj ludantoj ludas en multaj ludoj, celante fini ilin kiel eble plej rapide. Jen la ligilo: https://gamesdonequick.com/ (ial, mi ne trovis metodon por meti ligilon en tekston per busy .org)

Mi tre ŝatas ĝin, ĉar spektante ĝin, mi povas rapide malkovri multajn ludojn, kaj samtempe kompreni per la komentoj de la ludantoj. La ludado ankaŭ estas ofte tre impresa. Ĉar la celo estas fini la ludojn plej rapide, la ludantoj bezonas ludi tre precize kaj lerte, kaj tio estas miriga. Mi ankaŭ ŝatas spekti ludadon de ludo, kiun mi antaŭe ludis, por malkovri ke ekzistas pli bonaj metodoj ol la miaj por plenumi la ludon.

Tiu evento (kiu okazas senĉese dum semajno, tial oni nomas tion "maratono") ankaŭ celas kolekti monon por helpaj asocioj kontraŭ kancero kaj por "Médecins sans frontières / Kuracistoj sen landlimoj". La evento okazas Angle, sed ankaŭ eblas sekvi ĝin France, Japane, Germane kaj Ruse ĉar la oficialaj "restream" en kiuj aliaj homoj komentas alilingve. Tiel multe pli da homoj povas spekti kaj helpi.

Donante monon, spektantoj povas iom influi la ludadon, ekzemple ili povas decidi la nomon de roluloj, la vojon kiu devos esti sekvita, sed ili ankaŭ povas gajni kelkajn premiojn se ili estas bonŝancaj.

Mi pensas ke Games Done Quick estas bona okazo por bonetose kunigi homojn kiuj kunhavas saman pasion por videoludoj, kaj por samtempe helpi homojn.

Sort:  

Jen kie nun ludiĝas:

Konsilo: kiam vi verkas en Busy, vi aldonas malplenajn liniojn, sed Busy jam mem aldonas ilin, do vi ricevas grandajn malplenajn spacojn ĉi tie.

Mi pensas ke mi ĉesos uzi Busy, ĉar ĝi estas malpli kompleta ol la redaktilo de steemit mem.

Mi uzas ambaŭ. Ofte simple por artikolo, mi verkas en Busy ĉar ĝi pli bone konservas plurajn. Sed kiam mi volas fari artikolojn ekzakte kiel mi volas, post afiŝado en Busy, mi redaktas en Steemit por havi ĝin ekzakte kiel mi volas.

Bona artikolo por homo ne vere komprenanta tiajn ludojn. Ĉu vi havas multajn esperantistojn sekvantaj kaj kunludi kun vin?
Nuntempe mia filo(9) ege ŝatas mincraft, eĉ vidis vian eo-version. Sed por mi ne vere taŭgas tia afero. Laŭ mi ĉio okazas tro rapide kaj tro ofte iuj uloj estas pafitaj. Eĉ temas nur pri ludo, tia agado estiĝas normala kutima senmorala afero.
Plaĉas al mi via internacia agado kaj helpemeco.

En la servilo de Minecraft en Esperanto, sed de tempo al tempo homoj kun kiuj mi ludas. Ni kune konstruas aferojn, kaj esploras tion, kion aliaj ludantoj konstruis. Mi ne ŝatas ludojn kie oni devas pafi homojn. Mi preferas trankvilajn ludojn, kie eblas libere krei aferojn kaj montri ilin al aliaj, kiel Minecraft. Videoludoj estas multnombraj kaj tre diversaj. Preskaŭ ĉio kio eblas fari en la reala vivo eblas en videoludo. Mi pensas ke homo ne povas entute malŝati videoludojn.

Mi komprenas. Mi ne tute malŝatas tiajn videoludojn, estas nur, ke ili min ne allogas.

Coin Marketplace

STEEM 0.18
TRX 0.14
JST 0.029
BTC 57544.69
ETH 3114.34
USDT 1.00
SBD 2.42