La mono de Steemit malhelpas krei la interesan diversecon kiu allogus diversfontajn homojn

in #esperanto7 years ago (edited)

La fakto ke oni povas publike vidi kiom da homoj ŝatis iun mesaĝon en sociaj retoj ĉiam ĝenis min. La problemo estas, ke anstataŭ taksi ion pro ties enhavo, multaj homoj taksas tion per la nombroj, kiuj aperas apude. Por multaj homoj, ne gravas malpravi se 100 homoj kunsentas. Rapide, homoj iom post iom komprenas kiel la sistemo funkcias, kaj profitas de ĝi por plibonigi sian reputacion/videblecon. Ili agas tiel ke ili ricevas plej da poentoj, kvazaŭ tio estus la ĉefa celo de la ludo "socia reto". La rezulto estas ke la enhavo iom post iom sanĝiĝas. Anstataŭ esti diversa kaj nova, la enhavo iĝas kutima kaj konforma.

Ĉiu socia reto havas sian propran sistemon pri poentoj (kaj videbleco). Konsekvence, ĉiu socia reto igas uzantojn diskonigi malsimilajn enhavojn, kaj tiel komunumoj malsimiliĝas. Vidu Facebook, kiu ne permesas "malŝati", sed kiu pli videbligas afiŝojn kiuj instigas reagojn. Estas multe pli facile esti ŝokita uzante Facebook ol uzante Reddit, kie uzantoj mem havas pli fortan regon sur tio, kion aliaj uzantoj vidas pli ofte. Tiuj uzantoj de Facebook bezonas foriri al etaj grupoj, se ili volas esperi trovi fakan informon interesan, sed la tuta sistemo malvidebligas tion kio ne jam interesas homojn, do tial estas malpli facile trovi aferojn vere novajn en Facebook. Tiu problemo fakte okazas en preskaŭ ĉiuj sociaj retoj, ĉar ili pligrandigi la ŝancon ke homoj restas sur la retejo.

Bonŝance, retejoj kiel Twitter permesas (aŭ permesis :/) pli malpli elekti tion, kion oni vidas. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam oni sekvas iun en Twitter, oni povas esti certa, ke oni vidos la tipon de enhavon, kion oni volas vidi.

Kiel uzanto de Steemit, vi scias kiom forte tiu retejo (steemit.com) montras la monon. Ne nur la retejo montras kiom da homoj voĉdonis por io, sed ankaŭ montras kvanton de mono apud ĝi. Mi pensas ke tio estas por kuraĝigi homojn partopreni, sed mi ankaŭ pensas ke tio estas la plej malboniga afero rilate al enhavo. Mi jam povas vidi la diferencon de enhavo inter Medium kaj Steemit. Ĉi tie, homoj faras tre etajn artikolojn, ofte kun nerilataj bildoj, por ke ili estu plivideblaj. Mi ĵus legis kelkajn artikolojn ; ilia enhavo estis tute senvalora, kvazaŭ skribitaj por artefari aktivecon anstataŭ proponi realan utilan enhavon.

Ŝajne multaj uzantoj de Steemit diras tion: vi ricevos ŝatojn (kaj Steem Power) se vi parolas pri aferoj, kiuj interesas vin, anstataŭ fari enhavon nur por ricevi ŝatojn. Tion ili diras, tion ili eble pensas, sed tion mi konkrete ne vidas. Mi preskaŭ ĉiam vidas la samajn aferojn: bitcoin, steemit, usonaĵojn. Mi havas la impreson esti en faka subreddito anstataŭ esti en loko kie homoj estas malfermaj al aliaj aferoj.

Mi tamen vidas kelkajn afiŝojn en la ĉina. Mi ne scias pri tio, kion ili parolas, tamen tio povas esti bona signo. Tio estas pli da diverseco ol la nura Angla. Sed la ĉina jam estas impona lingvo en la mondo. Eble nur tio kio jam estas impona en la mondo aŭ en la nuna uzantaro de Steemit povas havi ian sukceson ĉi tie.

Jes. Mi vere ŝatus ne vidi tiun monon apud ŝatoj. Mi ĉiam ŝatas kaj diskonigas la artikolojn, kiujn mi ŝatas, sed la nombro apud ĝi neniam ŝanĝiĝis danke al mi. Tio nur montras al mi ke mia enhavo estas senvalora, ĉar laŭ la retejo mi aŭ mia Esperanta enhavo ne estus sufiĉe valora. Eble ĉar tiuj kiuj estas en la sistemo decidas de tio, kio estas valora, kaj la rezulto estas ke tio kio valoras ĉi tie ne estas tio kio valoras en la mondo, aŭ almenaŭ en la mondo kie mi vivas. Mi pensas ke la enhavo estus pli interesa, kaj homoj sentus sin pli inkluzivitaj se la retejo Steemit ne montrus la monon ĉie. Kvankam tio estas la ĉefa reklamilo de Steemit, tio nur apartigas.

Tiu publike montrita mono nur aspektas al mi kiel maldiversiga ilo por konformigi homojn.

Sort:  

Mi pensas ke vi pravas sed la afero estas tio ke tiu ĉi ne nur temas pri Steemit aŭ eĉ pli, ne nur temas pri sociaj retoj, en niaj veraj socioj ankaŭ oni ĉiam pli valorigas aferojn, kiujn plej multo de la homoj ŝatas, ekz, vi ne povas tute malsimile al aliaj sinvesti kaj aliaj vidu vin kaj valorigu vin kaj ekŝatu. Oni simple preferas diri al si ke ĝi malbelas, kial? ĉar aliaj ne provas ĝin, la beleco/boneco de unu afero en la socio ege dependas de la pensmaniero de la plej multo de la homoj de la socio, do tiu ĉi problemo ne apartenas al Steemit. kaj pri la mono, mi pensas ke ni esperantistoj ja povas aktivigi ĝin, mi pensas ke Steemit estas en la komenco kaj ni mem devas pli aktivigi ĝin. ekz la persa Steemit nun ja bone enspezas. jes! mi ankaŭ ne imagis sed @lapingvino hieraŭ montris al mi la persan Steemit komunumon kiel ege aktiva kaj sukcesa komunumo. Ni esperanstistoj tutcerte povas eĉ pli aktiviĝi. Estas klare ke nun angla pli bone funkcias tie ĉi ĉar la retejo ankoraŭ ne tiom kreskis. mi pensas ke multaj el bonegaj retejoj kaj komunumoj unue estis bazitaj sur la angla kaj poste ekhavis pli kaj pli diversajn lingvojn kaj homojn ene. ekz Wikihow nun pli kreskiĝas kiel neangla retejo. Ni povas atingi bonan kaj respektindan situacion por esperanto en steemit, same kiel persuloj faris kaj ankaŭ indonezianoj, mi sekvas ilin. Kompreneble ne estos kiel la angla sukcesa (kaj tio estas sekvo de la veroj de la reala mondo, ne temas pri Steemit)

Mi komprenas viajn sentojn, sed fakte ju pli oni partoprenas en la sistemo, des pli oni komprenas ke oni fakte vere funkcias kiel komunumo. La mono ne estas enmetita de iu ajn, la sistemo kreas ĝin, do oni liberas helpi unu la alian gajni monon, sed pli grave, krei valoron. Jam la aferoj kiujn oni faras per Steemit estas multe pli ol nur blogi. Ekzemple estas radio en la sistemo kiu ricevas proponojn per la ena monsistemo. Oni konstruas aliajn sistemojn baze de la datumbazo kiu steemit fakte estas. Steemit ebligas homojn forlasi sistemojn kiuj misuzas ilin, liberigas homojn el situacioj kiujn ili ne elektis. Medium eble ankoraŭ pli bonas por ĝenerale bona enhavo. Steemit estas ne nur verka platformo aŭ monsistemo, ĝi estas komunumo de multaj homoj kiuj helpas unu la alian sendependiĝi. Jes, helpas. Multaj monaj sistemoj funkcias tiel ke oni provas ludi per la sistemo tiel ke oni ricevu pli ol la aliaj. Steemit kompreneble kie oni povas, funkcius same, sed provante tion oni rapide rimarkas ke tio ne funkcias. Ĉar ĉio tia estas vidata kiel cimo, kaj esence la socia elemento de la sistemo helpas ankaŭ eviti tion. Efektive Steemit ne estas kiel Medium, kaj mi ege ĝojas pri tio.

Ho ho ho! Vi cxi tie? Bonege ;)legu ankaux miajn artikolojn!

Saluton! @lapingvino sukcese konvinkis min provi iomete denove

Nia bezonas pli esprantistojn cxi tie :)

Coin Marketplace

STEEM 0.26
TRX 0.11
JST 0.032
BTC 63754.85
ETH 3055.95
USDT 1.00
SBD 3.85