Kial mi faras videojn de Minecraft en Esperanto

in #esperanto7 years ago

De longa tempo, mi komencis fari videon en Esperanto en la servilo EsperaMondo.net. Mi faris tion, ĉar mi pensas ke mankas videoluda komunumo por Esperantistoj, kie ili povus praktiki la lingvon kune. Ankaŭ, Minecraft estas tre kompleta ludo, kiu enhavas multajn similaĵojn kun nia mondo, kaj tiel helpas lerni vortojn kaj frazojn en realismaj kuntekstoj, kiujn oni povus retrovi ekster la ludo.

Mi jam estas je la 62a epizodo. Tiuj videoj helpas trovi homojn el ĉiuj sociaj retoj, kaj inviti ilin aliĝi al la servilo, kie troviĝas aktiva kaj juna komunumo kiu pretas ludi kun vi. Mi ankaŭ faras ilin por montri la mirindaĵojn, kiuj Esperantistoj povas fari kiam ili estas kune kaj laboras kune. Esperantujo eble ne estas vera lando, sed Espera Mondo estas tio, kio plej proksimas al ĝi.

Jen la ligilo al la 62a epizodo (mi esperas ke vi povas vidi ĝin, estas la unua fojo ke mi uzas busy.org)

Sort:  

Kia akcidento ! Kiam mi posttagmeze legis vian alian kontribuon pri steemit, mi pensis, ke mi devus demandi al vi, ĉu vi faru artikolon pri via minecraft-agado. Jen, vi faris tion.
Mi ne estas sekvanto de tiaj ludoj, tamen mi ŝatas la ideon disvastigi Esperanton per tio. Mi ankaŭ pensas, ke vi havas talenton pri tio.
Parenteze, kiel vi enmetas bildojn en teksto je busy.org?

:D

  1. alklaku malplenan linion
  2. alklaku (+) maldekstre de ĝi
  3. alklaku la bildeton
  4. iru al la dosiero

Noto: mi ne enmetis bildon per busy en tiu artikolo. Mi simple metis ligilon al video, kaj mi surpriziĝis ke Steemit aŭtomate konvertis ĝin.

kiel vi vidas, YouTube-filmetoj aŭtomate estas enmetataj, kaj Steemit.com kaj busy.org uzas ekzakte la samajn informojn. La aspekto de la blokĉeno ja ne decidas pri kio ĝi estas kapabla :).

Coin Marketplace

STEEM 0.15
TRX 0.12
JST 0.026
BTC 55030.03
ETH 2337.21
USDT 1.00
SBD 2.32