Kurado 4 - mia kurjaro 2018

in #esperanto5 years ago

20181224_144511.jpg

Ĉe esperanto.com mi jam publikigis la unuajn tri tekstetojn pri kurado. La unua parto temis pri mia komenco per 5 kilometroj, la dua pri mia rekomenco per 5 kilometroj, la tria pri mia daŭrigo per distancoj ĝis 10 kilometroj. Ne tiom gravas, ke ili malaperis.

Mi nur republikigos la finan parton de kurado 3, ĉar ĝi jam koncernis la jaron 2018 kaj tial kompletigas la resumon pri la pasinta jaro. Do jen:

Kun granda ĝojo mi ankaŭ povas skribi ke je la komenco de 2018 mi partoprenis novjaran kuradon en la mojosega kurteamo de esperantistoj „Paŝo post paŝo“. Revo realiĝis :-)
https://pasxopostpasxo.wordpress.com/2018/01/11/novjara-kurado-dum-jes/

Kaj 2018? Komenciĝis bonege – en la unuaj tri tagoj mi kuris 5, 8 kaj 8 kilometrojn. La sekvajn 12 tagojn mi devis paŭzi pro malvarmumo. Ankaŭ bonas ekscii, ke kurado mankas al mi, se mi pro malsano prefere ne kuru. Nova defio kaj celo estas la duonmaratono (rapideco ankoraŭ ne gravas).

Kaj poste?

La unua duonjaro estis multe pli bona ol la dua. Iom da statistiko (de la retejo www.kmspiel.de):
Kurjaro 2018.png

Estas certe pli ol unu kialo por tiu diferenco inter la unua kaj la dua duono. Malsanetoj, mankintaj kunkurantoj kaj fojfoje simpla pigreco. Pri la lasta kialo mi supozas, ke estis pro tro da partoprenoj en konkursoj, kiuj, kvankam mi plejofte partoprenis sen ambicioj nur por ĝui, tamen ĝenis la trejnadkutimon. Entute mi partoprenis en 2018 preskaŭ 20 konkursojn, konkursetojn kaj kurojn por boncelaj donacoj (ĉijare pluraj pri kancero kaj unu pri mukoviskozeco). Aldone kelkajn kuretojn ĉe parkrun (en tiu kadro cetere ankaŭ elekteblas la teamo "Paŝo post paŝo"). Kaj ankaŭ kurado kaj veganismo estas tute bone kunigebla – ekzemple mi laŭeble partoprenas la bonan nokton kuradon de la asocio "Laufen gegen Leiden" (kurado kontraŭ suferado – asocio de veganoj kiuj subtenas per donacoj aliajn asociojn pri bestoprotektado kaj por bestojrajtoj) ĉiumonate vespere dum plena luno.

Menciinda estas, ke mi sukcesis fini miajn unuajn du duonmaratonojn. La unuan en junio kun esperantistoj en Potsdamo: https://pasxopostpasxo.wordpress.com/2018/06/08/kastel-kurado-en-potsdamo-2018-06-03/ kaj la duan en Lepsiko kun du amikinoj el mia loka kurklubo.

Miaj kolektitaj medaloj de 2018: https://www.flickr.com/photos/11397422@N08/45533069205/

Celoj por 2019? Malpli da konkursoj, pli da trejnado, almenaŭ iomete plirapidiĝi :-) Krome ankaŭ iom pli da aldona trejnado por stabiligi la korpomezon, ĉar tio estas ege necesa por pli bone elteni longajn distancojn. Kaj mi volas preterpasi la limon de 1000 kilometroj, kiujn mi 2018 je 30 kilometroj maltrafis.

Cetere la jaro finiĝis same bone kiel ĝi komenciĝis: per komuna kurado kun esperantistoj. Ĉifoje sen konkurso en la arbaro de Hirschluch dum JES je la 30a de decembro.

Sort:  

Ho mi ankaŭ ĝuis la praktikadon je kurado dum la antaŭaj jaroj, ne profesie aŭ konkure, nur kiel ĉiutaga ĝuinda kutimo ĉar estas belega kaj longa monto ĉirkaŭ mi, kaj kuri tie estas mirinda sperto.

Tamen mi devis haltigi tiun praktikon pro tempomanko. Mi esperas reaktivigi ĝin iam baldaŭ. Ja tio donas pli belan ekziston.

Mi gxuas kuradon diversmaniere: plej ofte kun amikoj, babilante. Fojfoje sola, auxskultante sonlibrojn. Fojfoje kvazaux meditado. Fojfoje tute ne ;-) sed tiam mi tamen gxuas la alvenon kaj la bonan postkuradan senton :-)

Ho jes, ankaŭ mi konas tiun senton. Kelkfoje, kiam mi ekzercas en naturo, ĝi estiĝas ekstaza kaj tio havas transcendan valoron por mi.

Tial mi ĉiam penas daŭrigi en mia vivo ĉiutage almenaŭ mian jogan praktikadon, el kiu mi tiras ankaŭ tian belan senton de ena pleneco.

Daŭrigu do, kara amikino, tio ĉiam estos bona maniero travivi ĉi tiun vivon.

Bone, bone! Plaĉas al mi via kurĉemizo. Bela, ne tro plakativa desegno.

Parenteze, vidu, kio okazas, kiam komputilo mem pensas. Jen ekzemplo de google translate: Plaĉas al mi via kurĉemizo.
"Okay well Place me your bag", aŭ: "Okay, gut Gib mir deine Tasche."

Feliĉan novan jaron al vi!

Mi ne kontrolis la google-tradukon. Sed bone ke vi tion faris - estas amuze :-)
Felicxan novan jaron ankaux al vi :-)

Congratulations @sunjo! You have completed the following achievement on the Steem blockchain and have been rewarded with new badge(s) :

You made more than 400 upvotes. Your next target is to reach 500 upvotes.

Click here to view your Board
If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

Support SteemitBoard's project! Vote for its witness and get one more award!

Coin Marketplace

STEEM 0.27
TRX 0.13
JST 0.031
BTC 61906.25
ETH 2905.39
USDT 1.00
SBD 3.64