Kompatindaj porkidoj

in #esperanto5 years ago (edited)

Laŭ la germana leĝo pri bestoprotektado oni ne rajtas sen neceso dolorigi bestojn. Bedaŭrinde la leĝo ne protektas la tiel nomatajn „uzobestojn“ kaj pri ili permesas multajn esceptojn, ĉar kompreneble ekonomika profito kaj ĉipaj bestoproduktoj estas pli gravaj ol etiko. Tial oni ekzemple rajtas kastri virporkidojn sen anestezi ilin.

Kastri virporkidojn estas „necesa“, ĉar du ĝis dek elcentoj de ili pro viraj hormonoj havas malbongustan, malbonodoran viandon.

Jam en 2013 la germana parlamento tamen havis la bonan ideon agi iomete pli laŭ la germana konstitucio (Grundgesetz, § 20a), kiu diras ke la ŝtato protektu la bestojn, kaj decidis ke oni forigu unu de la multaj esceptoj kaj finu la permeson de senanesteza kastro de virporkidoj ekde la unua de januaro 2019 (same kiel en Eŭropa Unio). Jam en 2013 estis konataj alternativoj, kiuj en aliaj landoj ankaŭ estis jam praktikitaj.

Alternativoj ekzemple estis:
*ne kastri la virporkidojn, sed antaŭ la uzo de la viando per kontroloj elpreni la netaŭgan viandon
*kastri la virporkidojn anestezite (tion rajtas fari nur bestokuracisto, do kostas iom da mono kaj supozeble la bestokuracistoj ne sukcesus fari tion pri la amaso de la virporkidoj)
*senoperacia „kastro“ per „vakcino“ kiu malhelpas la produktadon de sekshormonoj. Tio kostus efektive 1,40 € por unu virporko.

Do, inter 2013 kaj la fino de 2018 la bestoproduktantoj havis 5 jarojn por prepari sin pri la nova leĝsituacio. Ĉu ili tion faris? Ne, ili faris nenion ĝis la fino de 2018, kaj tiam ili plendis ke la alternativoj ne estas akcepteblaj kaj proponis kvaran eblon:
*parta anestezo, farite de la bestoproduktanto mem anstataŭ de bestokuracisto. Pri tio necesus ŝanĝo de la leĝo, ne nur pro la aldona rajto, sed ankaŭ pri la uzeblaj anesteziloj, kiuj ne estas sen malavantaĝoj

Kaj kion faris la germanaj politikistoj?
La parlamentanoj de la partioj CDU/CSU (kristanoj), SPD (socia partio) kaj AfD (ekstremdekstruloj) decidis subiĝi al la bestoproduktanta lobio kaj plilongigi la suferadon de la virporkidoj per permeso de senanesteza kastro ĝis minimume al la fino de 2020 (oni ne povas fidi ke tio jam estas la lasta fojo de la plilongigo) . La kontraŭaj voĉoj de la parlamentanoj de la verda partio kaj de la maldekstra partio ne sufiĉis por malhelpi tion. La liberaluloj (FDP) restis neŭtralaj pri la demando.

Hontinda okazo, kaj certe ankaŭ ne bona ekzemplo de funkcianta demokratio.

Kion povas fari civitano, kiu ne volas tion? Estas pluraj ebloj: oni povas subskribi peticiojn, skribi rekte al parlamentanoj, skribi al viandoproduktantoj kaj bojkoti produktojn, kiuj estas kontraŭetike produktitaj (troveblas porkaĵo pro kiu porkoj malpli suferis, se oni vere ne volas vivi sen manĝi porkaĵon). Sed plej grava estas, ke oni ne restas indiferenta!

https://www.praxis-agrar.de/tier/schweine/alternativen-zur-betaeubungslosen-ferkelkastration/
https://www.praxis-agrar.de/tier/schweine/ferkelkastration-ist-der-vierte-weg-eine-alternative/
https://www.bundestag.de/dokumente/textarchiv/2018/kw48-de-tierschutzgesetz/580094

Ĝisdatigo (4a de decembro): la faka komitato de la federacia konsilio rekomendas al la federacia konsilio ke oni enŝaltu la mediacian komitaton. Ĝuste ĉar estas duboj, ke la leĝoŝanĝo estas kontraŭ la konstitucio. La komitatanoj bedaŭras, ke la respondeculoj en la bestoproduktanta industrio kaj en la politiko ne uzis tiujn kvin jarojn ekde 2013 por solvi eblajn problemojn pri la jam praktikeblaj alternativoj. Krome ili kritikas ke mankas specifa strategio pri pluaj paŝoj kaj ĝenerale la fakaj komitatanoj opinias ke pliaj du jaroj estas nenecese tro longe.

Sort:  

Bona artikolo pri malĝoja afero. La vortoj de uzobesto aŭ bestproduktado jam estas teruraj, kvankam ili bone priskribiĝas la situacion. Vivo ne povas esti produktita, ĝi ekzistas aŭ estiĝias.

Hello sunjo!

Congratulations! This post has been randomly Resteemed! For a chance to get more of your content resteemed join the Steem Engine Team

Mi ĝisdatigis la artikolon – estas ankoraŭ iom da espero.

Coin Marketplace

STEEM 0.27
TRX 0.13
JST 0.032
BTC 63088.03
ETH 2952.86
USDT 1.00
SBD 3.55