You are viewing a single comment's thread from:

RE: Esperanto- money

in #esperanto5 years ago

Ho, antaŭ nemulte mi interparolis iomete kun japana eo-parolanto pri la ebleco de ĉifrovaluto por la esperantista komunumo. Mi menciis pri la interesa influo de Monero (XMR) kaj la fakto ke ĝia nomo vere devenis de la esperanta lingvo... sed ŝajne ĝi ne rilatas al la esperanto-rondo pli ol nome.
Mi tute ne sciis ke alia kodisto jam kreis ĉifromoneron por Esperantujo. Mia scivolemo pri tio forte vekiĝis.

Sort:  

Dankon pro via respondo. Surprizis min, ke vi trovis mian maljunan artikolon.
Kryptomono por Esperantujo nur taŭgas, kiam ĝia apliko bone kaj facile funkcias. Eble per poŝtelefono aŭ per iu karto.

Jes, mi trovis ĉi artikolon serĉe per la etikedo esperanto.
Mi sentis ĝojon kiam eksciis ke ĉi-tie troviĝas eo-parolantoj. Ni daŭros rilatiĝante!

Bone. Koncerne monon, vi ja vidas, ke mi votis eĉ per cent percento, vi nur ricevas $0,01 steem. Tamen mi kutimiĝis voti eĉ por komentoj, se ili ne estas nur bla bla. Bonan tagon al vi!

Ho, mi ne sciis ke oni ŝatas laŭ procentoj ĉi tie. Sed mi ne trovas tiun montron pri la procentoj de la voĉdonoj. Kie ĝi videblas? Mi nur povas vidi la kvanton de personoj voĉdonintaj kaj kvanton de mono kolektita.

Kiam mi ŝatvoĉdonas por via komento mi nur rimarkas ke la alsupra butono tutverdiĝas.

Ho ve, vi ja pravas! Mi memoras, ke oni bezonas apartan sumon da SP, tiam oni aŭtomate ricevas specialan ilon por voti percente.
Sendepende de tio, ec per mia pli ol 500 SP mia voto preskaŭ ne estas rekonebla. Steemit estas kiel kutima kapitalista mondo, nur iom pli amuziga.
Parenteze, ŝati laŭ procentoj estas laŭ mi stulta afero, tamen ŝajne ne de merkata vidpunkto). Bonan tagon al vi!

Mi deziras doni al vi dankegon grandan kiel monto @johano. Multegajn dankojn pro via entuziasmiga donaco al mi!

Tiuj Steem-moneroj certe helpos min pliigi mian aktivecon ĉi tie, ĉar mi estas spertinta barojn por komenti, publikigi kaj alŝati, pro mia eta SP.

Mi povis plialtigi iomete mian Steem-potencon per miaj ĉiutagaj enspezoj el monkranoj (faucets kaj ptc's).

Denove dankon pro via helpo, ne nur mona sed ankaŭ informa, ĉar mi ne tute sciis kiel funkciis procezoj ĉi tie.

Mi ĵus publikigis mian unuan veran blogaĵon steemit-an! Mi deziris finfine fari tion por "lanĉi" mian veran agadon ĉi tie.

Same feliĉan kristnaskan tempon al vi!

Coin Marketplace

STEEM 0.28
TRX 0.12
JST 0.034
BTC 63841.10
ETH 3299.71
USDT 1.00
SBD 3.92