Urĝa helpado al granda aro de hundoj

in #esperanto7 years ago (edited)

Antaŭ kelkaj tagoj, subite nia subtena grupo por la bestoj de nia urbo, eksciis pri granda katastrofo inter granda aro de surstrataj hundoj. Estis ĉirkaŭ la 23a horo kiam hazarde kelkaj el niaj anoj eksciis ke multaj el la hundoj de unu aro malsanas je Hundopesto. Kaj ili bedaŭrinde en la komenco ekvidis kelkajn mortintajn korpojn de hundidoj, kiuj ne sukcesis resti vivaj pro tiu ĉi malsano. La danĝero estis tre granda ĉar multaj aliaj hundoj aŭ estis malsanaj aŭ tro proksimaj al malsanaj hundoj kaj en danĝero. En tiu nokto, tiuj nelaciĝantaj amikoj ĝis 4a horo matene helpadis al tiuj hundoj kaj poste sciigis aliajn anojn por tuj organizi la grupon por tiu ĉi urĝa granda servado. Post multaj diskutoj kaj konsideri diversajn solvojn kaj paroladi kun kuracistoj, ni decidis aĉeti kontrolilojn, per kiuj ni povis distingi malsanajn hundojn de sanaj kaj poste, ekzorgi pri malsanaj kaj ankaŭ uzi vakcinon por sanaj hundoj. Tiu ĉi solvo estis la plej bona laŭ niaj esploroj kaj paroli kun kuracistoj sed la plej multekosta. Ĉiuokaze ni urĝe afiŝis kaj karaj subtenantoj bone helpis mone. La mono elspezita por la afero estis ĉirkaŭ 490$ (kiu ankoraŭ ne estas plene pagite). Dum la afero, ĉirkaŭ kelkaj tagoj la anoj de la grupo plentempe en tiu loko, en tre varma vetero helpis al hundoj. Sukcese post senĉesaj plentempaj helpadoj, la malsano jam estas kontrolita en tiu loko kaj multaj hundoj saviĝis danke al nelaciĝantaj anoj de nia subtena grupo Nikan.
Jen kelkaj fotoj de la tago, en kiu ni uzis kontrolitojn kaj tuj poste faris vakcinadon.
a1.jpg
Unu el la malsanaj hundoj
a3.jpg
La nutrado antaŭ vakcinado.
a2.jpg
kaj vakcinado

sekvu min 2.jpg

Sort:  

Vi vere estas herooj!

Dankegon :D

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 61651.16
ETH 2369.36
USDT 1.00
SBD 2.50