Ni ĉarmigu la mondon!
Mi dum longa tempo ne plu sekvas novaĵojn, eble dum 5 jaroj! Ĉu vi scivolas kial?
Kiam vi volas ekvidi la novaĵojn, vi devas pretigi vin por aŭdi multajn terurajn novaĵojn, kiuj ĉefe estas faritaj per homoj mem. Spektante tiujn novaĵojn, por vi iĝos tre kutime mortigi homojn kaj bebojn. Ĝi estos tro simpla frazo: "Hodiaŭ en tiu parto de la mondo, dum onia atako 12 beboj kaj 54 plenkreskuloj mortis! nun aŭskultu la venontan novaĵon..." Sed, tiu ĉi simpla frazo esence havas multjaran malfeliĉecon por multegaj homoj. Tiom da beboj sen patrinoj, tiom da beboj sen patroj, tiom da patrinoj vidante mortintan korpon de sia filo/filino... Ĉi tiu ne estas simpla frazo! Nia tro serioza mondo jam iĝis tro ĝena kaj neeltenebla, kaj la problemo tiam komenciĝas, kiam tiu ĉi situacio kutimiĝas kaj eltenebliĝas por homoj. Homoj pli facile akceptas teruraĵojn kaj ne kontraŭos ĝin!
Kial ni ĉarmigu la mondon?
Mi pensas ke la problemo komenciĝas ekde tiam, kiam homoj povas elteni teruraĵojn. Tiu ĉi afero havas du flankojn: unuflanke ili povas elteni kaj ne plu kontraŭos serioze, ili taksas tiujn teruraĵojn kiel kutima kaj nepra afero de la mondo! Aliflanke, homoj povas mem fari tiujn teruraĵojn. Do la teruraĵoj pli kaj pli daŭros.
Ĉarmigante la mondon, la homoj povas kutimiĝi al bela kaj senterura mondo, sekve ili ne eltenos teruraĵojn do ili mem ne faros. Kaj vidante la teruraĵojn ili mem ekkontraŭos pace.
Tiu ĉi afero estas tre grava en partoj de la mondo, en kiuj oni mem suferas teruraĵojn. Ofte en tiuj landoj, kiam la beboj naskiĝas, anstataŭ vidi belajn ludilojn, belajn animaciojn ktp, vidas kolerajn plenkreskulojn kun pafiloj. Ili ekde infaneco vidas tiujn ĉi teruraĵojn kiel kutimaj aferoj kaj jam parto de la vivo. Ili mem baldaŭ ekuzos pafilojn kaj mem rolos en tiuj teruraĵoj. Gravas ke oni disvastigu la ĉarman kaj belan mondon en tiuj partoj de la mondo. En lernejoj, oni anstataŭ ĉiam studi seriozaĵojn (En neprogresaj landoj, en lernejoj oni ofte nur studas seriozaĵojn kaj ne havas tempon por ludi, kunlabori kun unu la alia ktp) oni instruu la infanojn pri muziko, pri arto, oni montru ĉarmaĵojn. En neprogresaj landoj ofte neniam en lernejoj oni instruas bone arton, muzikon. Ni ĉarmigante la mondon, precipe en partoj kiuj mem estas en danĝero, helpas la homaron ne plu elteni teruraĵojn. La mondo de ĉarmaj karakteroj estas plenplena je afableco, amo kaj amikeco. La mondo de ĉarmaĵoj ne estas infaneca ignorinda mondo sed la grava medikamento de nia malsana tro serioza mondo. Infanoj en neprogresaj landoj, same kiel bezonas manĝaĵon, ankaŭ bezonas ĉarmaĵojn. Plenkreskuloj same bezonas ĉarmecon por havi delikatan koron.
Kion vi opinias? Ĉu ni lasu la ĉarmaĵojn al infanoj? Aŭ ĉu ĉarmaĵoj ne gravas por infanoj en teruraj lokoj, en kiuj oni malfacile trovas manĝaĵon?