Kinderen voor Kinderen/infanoj por infanoj

in #esperanto7 years ago (edited)


(La bildo estas prenita de https://www.bol.com/nl/c/kinderen-voor-kinderen/8066698/)

Unu el miaj ŝatataj kantgrupoj, kiu estas konigita al mi pere de unu el miaj amikoj nomiĝas Kinderen voor Kinderen. Mi trovis ĝin prezentenda do mi ekskribas pri ĝi.
La kantgrupo, esence estas nederlanda ĥorgrupo, kies kantoj ĉiam enhavas belajn konceptojn kiel respekti aliajn kredojn, respekti diversajn originojn, unueco ktp. Ekde la jaro 1980, la grupo eldonas ĉiujare unu albumon. La grupo uzas la nunan emblemon ekde jaro 2007 post eldoni la albumon "De Gamer".

En la jaro 1980 Flory Anstadt decidis komenci ĥorgrupon kiel parto de Vara (ĝi estas elsendisto kiu faras parton de la nederlanda televidosistemo) por havigi al infanoj en neprogresaj landoj ludilojn. La ĥoro estas kolekto de 8 ĝis 12 jaraĝaj infanoj. La ludildonado finiĝis en la jaro 1991 kaj la nomo de la grupo estas la sola rememorigo pri ĝia origino.

Nun la ĥorgrupo konsistas 30 infanojn 8 ĝis 12 jaraĝaj. Esence la ideo estis tio ke ekzistu partoprenantoj el ĉiuj partoj de Nederlando. Sed poste, ĉiuokaze, la ĉefaj kantistoj estis petitaj loĝi apud televid-registra-studioj en Hilversum. La ĉiujara laborprocedo de la grupo komenciĝas per elektado de novaj anoj por la grupo en januaro. La kantoj poste estos skribitaj laŭ la ideoj de la leteroj de infanoj. Kaj finfine fariĝos 12 kantojn por la jara disko. La unuaj kantekzercoj okazos en Marto kaj dancekzercoj okazos en Spetembro post someraj ferioj. Kaj televidaj programoj estos registrataj dum aŭtunaj someroj. Infanoj kaj iliaj familianoj vidos la programon unu semajno antaŭ ĝia eldoniĝo en Novembro.

Jen kelkaj el iliaj kantoj:



Sort:  

Dankon pro kundividi la amuzan kontribuon. Muziko estas tre bona afero trovi komunajn trajtojn. Estas la plej taŭga lernea rimedo. Bonan tagon!

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63022.98
ETH 2580.28
USDT 1.00
SBD 2.72