Fidu Dion!

in #esperanto7 years ago (edited)

Iam, okazis katastrofo al ŝipo kaj nur unu homo povis resti viva. Li povis atingi etan insulon, en kiu neniu vivis. Li timeme preĝis kaj petis Dion ke Dio savu lin. Li dum multaj horoj rigardis la maron por ke li vidu signon por helpo sed li trovis nenion. Finfine li perdis la esperon kaj decidis konstrui etan domon en la insulo por ke li povu gardi sin. Iumn tagon, kiam li de ĉasado revenis al sia dometo, vidis ke la dometo brulas kaj leviĝas fumo. La plej malbona afero okazis. Li kolere kaj malĝoje kriis: "Dio, kiel vi povis fari tiel ĉi?"
Morgaŭ matene, la sono de proksimiĝanta ŝipo al la insulo, vekis lin. Ĝi venis por savi lin. Kiam ili alvenis, la viro demandis al ili: "kiel vi eksciis ke mi estas tie ĉi?" Ili respondis: "ni vidis vian fuman signon."

Dio, La plej afabla kaj saĝa, scias kio estas taŭga por ni, ni eble nun ne scias la kialon de multaj aferoj, sed estonte, ni trovas ilin bonegaj kaj taŭgaj por ni. mi ĉiam diras al mi ke ĉu mi estas pli saĝa ol Dio? Do kial plendi aŭ malĝoji? Ni nur fidu Dion :)

Sort:  

Bonan vesperon Salomono. Via kontribuo estis la unu, kiun mi vidis komencante legi ĉe Steemit. La rakonto ĵus estas la ĝusta por mia nuntempa situacio. Kelkfoje ni ne kapablas kompreni la padon de la vivo.
Dankon pro kundivido.

Dankegon, mi ege ĝojas ke la rakonto interesis vin :D

Coin Marketplace

STEEM 0.29
TRX 0.12
JST 0.033
BTC 62559.43
ETH 3092.10
USDT 1.00
SBD 3.86