Donu al mi flugilojn/Give Me Wings

in #esperanto7 years ago (edited)

Neon_Genesis_Evangelion.jpg
La fono de la bildo
Hieraŭ enlite mi aŭskultis tre belan animean kanton. Do tuje enlite mi tradukis ĝin esperanten kaj post la helpo de amiko mia, Barjo, pri redakti, sendas ĝin nun ĉi tie por ke vi ĉiuj ĝuu ĝin.
La kanto apartenas al scienca animeo nome Nova Centjara Evangelio. Ĝi komenciĝis en la jaro 1995 kaj estas farite per Gainax. Pri la animeo mem vi povas legi esperante ĉe vikipedio per tiu ĉi ligilo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Neon_Genesis_Evangelion

jen la traduko esperante:

esperante:

Se mi povus akiri unu deziron,
por realiĝi ĝuste nun, mi volus du flugilojn.
Bonvole donu al mi blankajn flugilojn,
sur mia dorso, kiel birdo.

En tiu ĉi grandega ĉielo mi volas
etendi miajn flugilojn kaj flugi
al libera ĉielo sen ĉiuj malĝojoj.
Mi volas bati miajn flugilojn
kaj iri.

Mi ankoraŭ revas pri tiuj aferoj,
pri kiuj mi revis kiam mi estis malgranda

En tiu ĉi grandega ĉielo mi volas
etendi miajn flugilojn kaj flugi
al libera ĉielo sen ĉiuj malĝojoj.
Mi volas bati miajn flugilojn
kaj iri.

En tiu ĉi grandega ĉielo mi volas
etendi miajn flugilojn kaj flugi
al libera ĉielo sen ĉiuj malĝojoj.
Mi volas bati miajn flugilojn
kaj iri.

Vi povas legi la anglan tradukon kaj la originalan per tiu ĉi ligilo: http://www.animelyrics.com/anime/eva/twk.htm

Kaj jen la kanto mem:

sekvu_min

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.16
JST 0.030
BTC 59276.59
ETH 2464.51
USDT 1.00
SBD 2.44