La fabelo de la floroj

in #esperanto7 years ago

En la revuo umujo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Umujo) mi diskonigis unu el la malmultaj rakontoj kiujn mi elpensis kaj memoras. Jen ĝi:

Iam flava floro naskiĝis en kamparo. Malferminte la okulojn, ĝi rigardis ĉirkaŭe kaj vidis, ke ĉiuj aliaj floroj estis ruĝaj. Kiam la ruĝaj floroj rimarkis, ke la nova floro estis flava, ĉiuj ekkriis kaj insultis ĝin: "Malbela! Kia stranga floro! Mi neniam vidis tian floron!" La flava floro provis sin defendi: "Mi ne kulpas! Mi estas flava! Mi ŝatus esti ruĝa kiel vi ĉiuj!". Sed neniu aŭskultis ĝin. Fine ĝi alkutimiĝis al la insultoj kaj ne plu diskutis.
Iam venis granda vento en la kamparon, kaj multaj floroj ekflugis. La najbara floro de nia amiko la flava floro estis ankaŭ portita de la vento, sed antaŭ forflugi, ĝi prenis la flavan floron kaj ili vojaĝis kune. Kiam la vento malfortiĝis, ili falis sur kamparon, sed tie, ankaŭ plenplena je floroj. Sed nun, la floroj estis violaj. Kiam la violaj floroj rimarkis ke la novaj floroj estis flava kaj ruĝa, ĉiuj ekkriis kaj insultis ilin: "Malbelaj! Kiaj strangaj floroj! Mi neniam vidis tiajn florojn!" La ruĝa floro provis sin defendi: "Mi ne kulpas! Mi estas ruĝa!". Tie, el kie mi venas, ĉiuj floroj estas ruĝaj. Sed neniu kredis ĝin. La flava floro estis alkutimigita al la insultoj kaj eĉ ne provis diskuti, sed ĝi pripensis ... Post iom da tempo, ankaŭ la ruĝa floro alkutimiĝis al la malkredo kaj malfido kaj simple silentis.
La vetero malplibonigis, kaj granda pluvo falis sur la kamparon. Granda akvotorento forigis multajn florojn, inter ili, niajn amikojn la flavan floron, la ruĝan floron kaj unu novan kunvojaĝanton, violan floron. La akvo iĝis sufiĉe malrapida, do la tri floroj ekrestis en nova kamparo. Tie, ĉiuj floroj estis flavaj. Kiam la flavaj floroj rimarkis, ke la novaj floroj estis ruĝa kaj viola (ili eĉ ne rimarkis pri la nova flava floro), ĉiuj ekkriis kaj insultis ilin: "Malbelaj! Kiaj strangaj floroj! Mi neniam vidis tiajn florojn!" La viola floro provis sin defendi: "Mi ne kulpas! Mi estas viola!". Tie, el kie mi venas, ĉiuj floroj estas violaj. Sed neniu kredis ĝin. La ruĝa floro estis jam alkutimigita al la insultoj kaj eĉ ne provis diskuti, sed ĝi rigardis la flavan ... Denove, neniu el la flavaj floroj kredis tiajn vortojn. Tiam, la flava floro laŭtigis sian voĉon kaj diris "Ĝi pravas! Mi estis en kamparo, kie ĉiuj floroj estas ruĝaj, kaj poste, en alia kamparo, kie ĉiuj floroj estas violaj, kaj ĉiuj insultis min pro mia koloro. Mi ne permesos, ke aliaj floroj suferu insultojn nur pro tiel malgranda nuanco". Tial la flavaj floroj ja kredis ĝin (la nova flava floro ja estis fidinda), do ĉiuj respektis ĉiujn florojn kaj iĝis amikoj.
Kaj koloro koloriĝis, la rakonto jam finiĝis.

Sort:  

Dankon pro la rakonto! Unu konsilo: provu iom pli plaĉe dividi la rakonton en alineoj, por ke ne estu simple unu granda peco de teksto. Se vi aldonas bildojn, des pli bone! (Diru al mi se vi bezonas helpon por aldoni bildojn!)

Vi pravas, sed,honeste, mi kopiis el la teksto de umujo sen multe prizorgi pri la formato, nur por certike la enhavo estas legebla aliloke. Pri la bildojn, dankon pro la propono, sed nunteme mi ne multe interesiĝas pri tio. Se vi emas preni la rakonton kaj fari montrindan fabelon (ne nur legindan), komikso, ktp. Ek!

Coin Marketplace

STEEM 0.30
TRX 0.12
JST 0.032
BTC 64215.81
ETH 3150.89
USDT 1.00
SBD 3.86