Kiel konduti en steemit?

in #esperanto7 years ago (edited)

Post mia (malpli ol) unua horo ĉe steemit, mi ne certas kion mi sentas pri la signifo de "$". Se tio estas vere mono, kion mi donas sen perdi mian propran, estas strange, kaj instigas amase voĉdoni.

Ĉu tio iel igos min "malfidindulo" aux ĉiuapoganto?

Ĉu mi devus voĉodoni komentoj kiel "Gratulon!", "Dankon!" kaj similaĵoj? (tio ankoraux ne okazis, sed kompreneble ĝi povas okazi) Ĉu mi devus rifuzi la voĉdonojn pro stultaj komentoj?. Imagu, ke mi, pro prudento, dankas al iu, kaj oni decidas voĉdoni min... eble mi sentus instigita danki ĉiujn pro ĉio, aux tio iĝas kutimo, kaj la malprudentulo estas tiu, kiu ne dankas aux ne voĉdonas....

Mi sentas min iom komfuzita :(

Sort:  

Bona demando, kaj mi prenu iom da tempo por ĝuste respondi al vi pri tio.

Ĉiu persono havas voĉan potencon. Ne ĉies voĉo same valoras, cetere. Se vi voĉdonas malpli ol 20-foje tage, vi esence forĵetas eblajn voĉdonojn. Pli ol tio ankoraŭ valoras, sed komencas malpliigi la forton de ĉiu voĉdono. La voĉdonojn la reto uzas por decidi kio estas leginda kaj kio ne, kaj vi ricevas dankon de la reto por viaj voĉdonoj en la formo de STEEM POWER. Plej bonas voĉdoni laŭ via sento, ne sentu vin devigata voĉdoni ion ajn.

La $ indikas valoron en SBD, Steem Backed Dollar, kio estas kriptografia monero en STEEM kiu estas tenata je valoro kiel eble plej proksima al dolaro. Vi povas ŝanĝi ĝin al moneroj kiel Bitmono (Bitcoin) kaj tion vi povas ŝanĝi al eŭroj aŭ rekte uzi interrete kie oni akceptas ĝin. Ankaŭ povas esti uloj (kiel mi) kiuj rekte povus ŝanĝi por vi SBD kaj STEEM al eŭroj.

Congratulations @ombresaco! You have completed some achievement on Steemit and have been rewarded with new badge(s) :

You published your First Post
You made your First Vote
You made your First Comment
You got a First Vote
You got a First Reply

Click on any badge to view your own Board of Honor on SteemitBoard.
For more information about SteemitBoard, click here

If you no longer want to receive notifications, reply to this comment with the word STOP

By upvoting this notification, you can help all Steemit users. Learn how here!

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63098.94
ETH 2621.87
USDT 1.00
SBD 2.74