Sort:  

Mi pensas ke tiu komenco estos pli efika ol la antaŭa, ĉar nun estas sufiĉe da homoj kiuj estas sufiĉe potencaj por doni iom da mono al novaj uzantoj. Do tio kuraĝigos ilin plu krei kaj plu partopreni.

Mi pensas ke kiam oni volas krei komunumon, oni enkonduku ilin kiel eble plej glate en la sistemo. Mi mem estas programisto, sed havis problemegojn kompreni Steemit. Laŭ mi estas bezonata eta gvidilo en Esperanto, en kiu estas menciita kiel la mono funkcias, kaj kiel trovi la aliajn enhavojn en Esperanto (https://steemit.com/created/esperanto). Vi ankaŭ povus fiksi al la Telegrama grupo la plej gravajn ligilojn, inter tiuj estus listo de Esperantistoj ĉi tie, kiujn oni devus sekvi.

Mi ankoraŭ ne povas vidi la historie gravan okazon de hieraŭ? Laŭ mi pli malpli tute la sama afero. Ĝenerale mi enmetis tro da tempo en la platformon, kaj jam demandis min, ĉu vere valoras tio. Mi jam multfoje parolis pri steemit en la LERNU-retejo, ŝajne vane. Neniuj novaj esperantistoj. Tamen iel plaĉas al mi tiu reta aventuro ĉi tie.

la historie grava okazo estas mia reaktiviĝo xD kaj la reeniro de Vanege... kiam mi unue eniris Steemit, mankis Esperantistoj por formi Esperantan komunumon... nun mi sentas ke ni efektive havas komunumon kiu sukcesas gajnigi unu al la alia iom da mono :).

Mi kontrolis, ni ambaŭ aliĝis en la sama monato. Mi intertempe pli-malpli neaktivis, vi intertempe multe pli investis, same kiel ekzemple Oleg. Mi iam ege enprofundiĝis tiel, sed jam ne tiom.

Coin Marketplace

STEEM 0.20
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 63725.17
ETH 2619.74
USDT 1.00
SBD 2.82