Yemen- Vietnam of the Middle East?/ Jemeno- ĉu la mezorienta Vjetnamio?

in #esperanto7 years ago (edited)

Kiel ŝatanto de tradicia arkitekturo mi aŭdis la unuan fojon pri Jemeno pro ĝia belegaj kaj lertaj argilaj konstruaĵoj en la urbo Sana'a.

Sed kion ni aŭdas hodiaŭ pri Jemeno estas tre maltrankviliga. Ne temas pri beleco kaj antikva kulturo, sed pri politiko nuntempa.

Jemeno, iam progresema lando, estas nun la plej malriĉa lando de Mezoriento. Saud-Arabio, la antaŭa amiko kaj ekonomia partnero ekde 2 kaj duono jaroj estas en milito kun Jemeno. Pasinta semajno tiu agado pintis, kiam Saud-Arabio blokis ĉiuj alirvojoj al Jemeno. Jam antaŭ du jaroj ĝi faris marblokadon por ekonomie elsekigi la landon.
La rezulto nuntempe estas, ke de 27 milionoj da loĝantoj 18 milionoj bezonas humanan helpadon. Ĉirkaŭ 9 milionoj de ili suferas de akuta malnutrado. Daŭra bombado de urboj kaj ankaŭ de malsanulejoj (duono de ili estas detruitaj) plimalbonigis la situacion. Estas dirita, ke 900 000 homoj suferas je ĥolero. Estas la plej granda kazo tutmonde.

Mi ne volas detale analizi, kiu batalas kontraŭ kiu en tiu milito. Sufiĉas mencii, ke eksterlandaj interesoj ludas gravan rolon en tiu afero. Usono kaj Britio ege subtenas Saud-Arabio en la klopodo renversi la nuntempan registaron de Jemeno. Ekde la komenco de milito ambaŭ ŝtatoj provizis armilojn je 4 miliardoj da dolaroj. Ankaŭ Germanio- en 2016 la tria plej granda armila komercisto tutmonde- vendis armilojn al Saud-Arabio je 3 miliardoj da dolaroj.

Tio nepre devas tuj halti! Armila komerco kaj financa agado ne devas esti pli grava ol paco kaj homa suferado. Saud-Arabio devas tuj ĉesi la tutplenan blokadon por ke civila aĵo kaj homa helpmaterialo, ekz de Ruĝa Kruco povas eniri Jemenon.

Foto libera de wikimedia commons
Dankon pro via atento kaj bonan tagon!

Sort:  

Yemen is located at very startegic spot just like Vietnam. Yemen also has lots of oil and minerals. This reminds me of Venus de Milo, two men wanted her and pulled her arms so hard they broke off! Vietnam was divided in the past; Korea is still divided. Now they want to divide Syria, and the rest of the Middle East!

Divide and rule, or divide and conquer!
Very bad karma!

Cheers.

Unfortunately so true.

Coin Marketplace

STEEM 0.19
TRX 0.15
JST 0.029
BTC 62763.51
ETH 2579.20
USDT 1.00
SBD 2.72